<form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                    <form id="rl5hx"></form>
                    ?efpa?o | E-nova?oj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Voja?o tra ?inio
                    Malalt-karbonemisia Somera Universiado indikas estontan vivmanieron
                    2023-07-17

                    Lastatempe, la spertejo pri mediamika 31-a Somera Universiado malfermi?is al la publiko. Urbanoj kaj turistoj estas altiritaj de la talismano de la universiado kaj la instala?oj pri trafiko, sporthalo kaj energikonsumo kun malalta karbondioksida emisio de la universiado.




                    Sub la diskonigo de rilataj laborantoj, ?uante la interesajn interagajn programojn, la publiko praktikas la malaltkarbonemisian koncepton de la universiado. La spertejo anka? provizas al vizitantoj memservajn spektadojn, ekzemple AI-robota babilado pri universiadaj scioj, AR-scena sperto de sporthaloj kaj tiel plu.




                    La sporthaloj de la universiado estas konstruitaj la? integra, malmuntebla kaj reuzebla maniero, kiu povas havigi pli da efikoj en limigita spaco, kaj realigi recikladon de multaj scenoj, evitante energi-mal?paron kaj redukti kostojn.




                    Kun la celo "atingi karbonan pinton kaj karbonan ne?traligon", verdeca gastigo a? mediamika gastigo fari?is misio de la urbo Chengdu. Strikta praktiko videblas en sporthala konstruado, transportado kaj eventoservoj. La novkonstruitaj sportejoj havas la du-stelan normon de verdaj konstrua?oj, kiuj plene utiligas teknikojn maksimumigi malaltan emision, energian ?paradon kaj mediprotektajn efikojn. La reutiligaj sporthaloj estis novigitaj la? mediamikaj postuloj por optimumigi naturan ventoladon kaj lumakiron. Samtempe Chengdu uzos 1 340 novenergiajn busojn kaj pli ol 1 000 novenergiajn a?tojn kiel servoveturilojn por sportistoj, teknikaj oficistoj kaj amaskomunikiloj. Novenergiaj veturiloj okupas 90% de la totala nombro de veturiloj de la universiada vila?o ?is la sportejoj, kaj ?iuj veturiloj servantaj en la vila?o estas novenergiaj.


                    Redaktoro: Xie Ruifeng






                    Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto

                    Twitter: El Popola Chinio

                    WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


                    (C) China Internet Information Center (?ina Interreta Informa Centro)
                    Retpo?to: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, ?inio
                    综合日本在线观看自拍,久久三级高清综合_ 在线观看精品三级综合,免费中文日本国产

                                <form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                                      <form id="rl5hx"></form>