Ili ne konkursas pri kaligrafia lerteco, sed... |
2023-07-10 |
Lastatempe, en la ?ina socia apo Xiaohongshu, multaj junuloj, kiuj amas tradician kaligrafion, afi?is siajn kaligrafa?ojn faritajn sur floroj, folioj, legomoj kaj fruktoj. Ili celas, ne konkursi pri kaligrafia lerteco, sed pri tio, ke kiu povas pli bone regi maloftajn skribmaterialojn, kiel molaj petaloj, malplataj folioj, glataj frukto?eloj kaj sfera fruktokorpo... En la lastaj jaroj pli kaj pli da junuloj eklernis la arton de la tradicia ?ina kaligrafio, ili ne emas ali?i al koncernaj organizoj, nek celas fari?i majstroj, sed preferas lerni per la interreto, kaj afi?i siajn kaligrafiajn rezultojn en sociaj retejoj, tio estas ilia ?ojo de vivo. Kaligrafio, la vorto devena de grekaj vortoj κ?λλο? (beleco) + γρ?φειν (skribi), estas arto skribi belajn literojn. Do, temas pri vidarto rilata al skribado kaj verkado. En E?ropo, la vorto ofte signifas "arton skribi bele" a? "belskribadon". Sed en Orienta Azio, oni estimas skribarton kiel altan arton. Kaligrafio ludas gravan rolon por homa kultura diverseco kaj kreivo. ?ina kaligrafio formi?is kune kun la apero kaj evoluo de ?inaj ideogramoj, kaj fari?is reprezenta simbolo de la ?ina kulturo. En 2009, ?ina kaligrafio eni?is en la liston de nemateriaj kulturaj hereda?oj de UNESKO. Hodia?, kaligrafio restas grava parto de la ?iutaga vivo de ?inoj. Moderna arto, arkitekturo, dezajno kaj aliaj artoj da?re ?erpas multajn valorajn elementojn de kaligrafio. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat |