Ludu kaj Kantu, la unua Esperanta bitalbumo de Klarisa |
2023-06-21 |
Ludu kaj Kantu estas la unua Esperanta bitalbumo de la 23-jara itala muzikisto Clarissa Sabatini, Esperante Klarisa. Kun ?ojaj ritmoj kaj karibaj sonoroj, tiu ?i bitalbumo estas bona elekto por homoj kiuj ser?as ?ojon kaj energion en muziko. Klarisa scipovas ludi plurajn muzikilojn kaj eklernis klasikan pianon dum sia infaneco. ?i aparte interesi?as pri etnaj instrumentoj kaj afrika muziko, tiel ke multaj el ?iaj kantoj, inkluzive de kelkaj el tiu ?i albumo, estas origine verkitaj en la afrikaj lingvoj svahila kaj zulua. Ser?ante inspiron en pluraj etnoj, lingvoj kaj stiloj, Klarisa disvolvis unikan muzikstilon kiu festas la diversecon de la homaro, do estas nature, ke ?ia esplorado pri tiu temo pli a? malpli frue alportus ?in al Esperantujo, la natura loko de homoj kiuj volas krei pontojn inter kulturoj. Klarisa malkovris Esperanton fine de 2021. Pluraj kantoj en tiu ?i albumo estas origine verkitaj en aliaj lingvoj. La? klarigo de la a?toro, "Amata Venu" estas origine verkita en la zulua, "Jen Li la Hom'" en la zulua. Por adapti tiujn kantojn al Esperanto, Klarisa ricevis helpon de spertaj esperantistoj, kiel la italaj Giuseppe Castelli kaj Pier Luigi Cinquantini kaj la hispana Miguel Gutiérrez (Liven Dek). Pluraj kantoj en tiu ?i bitalbumo estas origine verkitaj en Esperanto. Klarisa liveras kion ?i promesas: la albumo estas ja plena je energio, ?ojo kaj espero, por ke homoj ludu kaj kantu. Plie, la kantoj ja dancigos vin! ?enerale la muziko estas multe pli bone prilaborita ol la tekstoj, kiuj estas kutime tre simplaj kaj mallongaj, konsistantaj je nur kelkaj frazoj facile parkereblaj kaj kanteblaj. Tio ne estas problemo, tute male, tiaj tekstoj estas ja efikaj por ke la a?skultanto envolvi?u kun la muziko, tiel ke post nelonge li fari?as parto de ?i: malfacilas ne ali?i al la kantado, kaj same malfacilas ne ali?i al la dancado. Se vi, tamen, preferas tekstojn kun pli profunda enhavo, "Dancu la Tero", verkita de Liven Dek kaj kun melodio iom melankolia, certe pla?os al vi. Inter la a?toraj kantoj de Klarisa, la teksto plej bone prilaborita la? mi estas tiu de "Jen Li la Hom'", pri malkonsekvenco de homo. A?skuntinte la tutan albumon, mi sentas, ke Klarisa ne sukcesis plene eluzi sian talenton. Mi alvenis al tiu konkludo pro tio, ke en kelkaj kantoj la melodio fari?as tre interesa, kiel ekzemple en "Mi ?atas Maron", dum en kelkaj aliaj ?i tedigas la a?skultanton, kiel en "Ni Estas ?oro". Krome, en kelkaj momentoj, kiel ekzemple en "Vera kaj Pura", Klarisa bonege uzas sian vo?on -- ?i estas ja talenta por kantado, sed malofte ?i plene profitas tiun talenton. Resume, Klarisa estas juna kaj talenta muzikistino kun muzika projekto tre interesa kaj anka? tre ta?ga por Esperanto. Tiu projekto postulas pli da esplorado kaj provado por maturi?i. Se ?i persistos en tiu vojo, ?i certe rikoltos tre bonajn fruktojn! En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage a?skulti peceton de la kantoj kaj a?eti la bitalbumon: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/klarisa/1-ludu-kaj-kantu/results,1-0.html Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage a?skulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ?in ?e https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html Verkis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat |