<form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                    <form id="rl5hx"></form>
                    ?efpa?o | E-nova?oj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Voja?o tra ?inio
                    Kelkaj konsideroj pri edukado en Xizang
                    2023-06-19

                    Matene de la 17-a de majo ?i-jare, tra fenestro de koridoro de hotelo en la urbo Nyingchi mi vidis multajn studentojn alvenantajn al lernejo. Rigardante tiun scenon, mi rimarkis, kiom multe ?an?i?is Xizang ekde sia paca liberigo en 1951: anta?e virinoj ne rajtis iri al lernejo, kaj preska? ?iuj homoj en Xizang estis analfabetaj. Nun la infanoj kaj junuloj en Xizang iras al lernejo, kaj multaj el ili sukcesos diplomi?i en universitato en la estonteco.


                    Studentino praktikas kaligrafion en la 2-a Elementa Lernejo de Nyingchi.


                    En la sekva semajno, jam en Pekino, mi malkovris, dum babilado kun studentino, ke ?i estas etne tibeta kaj kreskis en Lasao, post fini lernejon ?i estis akceptita de la universitato Tsinghua kaj venis al Pekino por studi, kaj post diplomi?o ?i intencas reveni al sia hejmurbo kaj kontribui por la disvolvado de sia regiono.  


                    En mia lasta tago en Nyingchi, mi tie vizitis elementan lernejon fonditan en 1971. ?i, samkiel aliaj lernejoj vizititaj de mi en ?inio, estas tre granda kompare kun tipa brazila lernejo, kun vastaj kortoj kaj areoj por praktikado de sportoj. Fakte, tuj post eniri la lernejon mi vidis studentojn provludantajn futbalon sur granda futbalejo. La? diskonigo, la lernejo kovras areon de 39 800 kvadrataj metroj, el kiuj 12 362 estas sub?ielaj, kaj havas tri sportejojn, inter kiuj la futbalejo estas la plej vasta.


                    ?e la pordo de la unua klas?ambro vizitita de mi, mi rimarkis, ke lernantoj, dividitaj en grupoj, estis ?e tergloboj analizantaj la mondan mapon: la leciono estis pri la ?irka?navigado de Magelano, uzante tiun ekspedicion kiel fonon por instrui plurajn geografiajn konceptojn.


                    Studentoj ludas basketbalon en Lasa-Pekina Eksperimenta Lernejo en Lasao.


                    Dume, en la sekva ?ambro, infanoj kun ?nuroj en la manoj lernas fari nodon en klaso pri savado. En aliaj ?ambroj, lernobjekto varias: la angla lingvo, la tibeta lingvo, matematiko, muziko, danco, kaligrafio ktp. En leciono pri artoj, studentoj estis farantaj ceramikon, dum en la najbara ?ambro aliaj studentoj estis pentrantaj.


                    Unu speciala lerno?ambro kaptis mian atenton: ?i nomi?as registra kaj elsenda ?ambro, kaj aspektas kiel la aliaj klas?ambroj, krom pro la akustika izoleco, pluraj kameraoj kaj mikrofonoj, kaj ?ambreto malanta? ?i, el kie oni povas registradi kaj elsendi la klason. Oni klarigis, ke tiu ?ambro estas uzebla ne nur por registri lecionojn por dedistanca lernado (rimedo tre utila dum la pandemio de KOVIM-19), la lernejo anka? registras la plej gravajn lecionojn kaj igas ilin rete disponeblaj al lernantoj, kaj registras lecionojn de modelaj instruistoj por ke aliaj instruistoj spektu ilin dum trejnado. Cetere, la lernejo anka? uzas registritajn lecionojn por inter?an?oj kun aliaj lernejoj por plibonigi la kvaliton de instruado.


                    Posttagmeze de la sama tago en Lasao, alia surpizo: tie trovi?as Lasa-Pekina Eksperimenta Lernejo, kiu profitas la altnivelajn edukajn rimedojn de la urbo Pekino por pli disvolvi la edukadon en Xizang. Kadre de tiu kunlaboro estis kreitaj la Pekin-Xizang-a Altkvalita Distanca Eduka Platformo, kiu provizas retajn kursojn al la lernantoj; okazas studentaj ekskursoj inter la du urboj; eminentuloj el malsamaj fakoj estas invititaj fari?i mentoroj de junaj studentoj; kaj pli ol 50 nedevigaj lernobjektoj kaj pli ol deko da asocioj estis kreitaj por plenumi la bezonojn de la studentoj. Ekde 2014, Pekino jam sendis 167 elstarajn instruistojn kaj lernejmana?erojn por helpi la lernejon plialtigi sian nivelon.


                    Studentoj en leciono pri ?ina ?ako en Lasa-Pekina Eksperimenta Lernejo en Lasao.


                    La unua afero, kion mi vidis en tiu lernejo, estis pluraj studentoj entuziasme ludantaj basketbalon. Tie trovi?as pluraj basketbal-kortoj. En klas?ambroj, studentoj ?efe lernas la kutimajn lernobjektojn, kiuj oni havas en aliaj lernejoj, inkluzive de tiuj pri muziko, dancoj, lingvo kaj kaligrafio de Xizang. Sed unu el la lernobjektoj aparte kaptis mian atenton: la studentoj estis lernantaj ?inan ?akon, tre bona ludo por disvolvi strategian pensadon.


                    Kun 300 instruistoj kaj 2 434 studentoj, la lernejo havas vastan man?ejon por provizi man?ojn al tiom da homoj. Ne for de la man?ejo, kelkaj studentoj provludas teatra?on en la teatrejo. Krom praktiko de aktorado, la studentoj per teatro rakontas epizodojn de la historio de la lando kaj de la vivo de ?inaj eminentuloj, kaj por tion fari ili bezonas mem esplori tiujn temojn kaj inter?an?i siajn lernospertojn kun siaj kolegoj. Tiel la studentoj fari?as scivolemaj kaj disvolvas kritikan pensadon.


                    Post tiu vizito, estas klare, ke ?inaj politikoj pri edukado estas pragmataj kaj orientitaj al memperfektigo. Oni ne timas esplori novigajn rimedojn por plibonigi la edukan kvaliton kaj instigi la lernantojn apliki en la ?iutaga vivo la sciojn akiritajn en lernejo. Samtempe, la eduka sistemo de ?inio estas sufi?e fleksebla por ebligi, ke lernejoj adapti?u al la specifaj kondi?oj de ?iu loko kaj e? de ?iu lernanto.


                    Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






                    Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto

                    Twitter: El Popola Chinio

                    WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


                    (C) China Internet Information Center (?ina Interreta Informa Centro)
                    Retpo?to: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, ?inio
                    综合日本在线观看自拍,久久三级高清综合_ 在线观看精品三级综合,免费中文日本国产

                                <form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                                      <form id="rl5hx"></form>