En Esperantujo, bitalbumo de ?eLe |
2023-06-15 |
Unu aparte interesa trajto de esperanta muziko estas, ke ?i ofte spegulas la movadon kaj la komunumon de parolantoj de nia lingvo. La bitalbumo En Esperantujo de ?eLe traktas ?uste pri agrablaj rememoroj kaj traviva?oj de la duopo ekde 1987 pere de Esperanto. La albumo estas aran?ita tiel, ke ?i ?ajnas kvaza? voja?o tra Esperantujo. ?i komenci?as per saluta kanto, "Salut' al vi, amikoj". Sekve venas la kanto kiu donas nomon al la albumo, kun nostalgia melodio kaj teksto pri la agrabla etoso de Esperantujo. Sekve "Trajno Veturas", kaj a?danta tiun trajnecan melodion vi certe rememoros trajnvoja?on al iu esperantumado. "Sezonoj" pasas en agrabla ritmo kaj humoro de homoj ?an?i?as. ?ajne humoro estas pli bona en somero, kiam okazas pli da Esperantaj kongresoj, ?u? "Via Ravo" rakontas pri renkonti?o kaj disi?o, bone konata de la Esperanta komunumo en diasporo tra la mondo. Esperanta komunumo estas plena de homoj, kies karaktero estas rimarkinda. Unu el tiuj homoj estas "La Solulo", simpatia kun multaj hobioj, kaj tre okupata pri sia ena mondo. Amo anka? havas spacon en Esperantujo. "Pensis Mi" estas kanto kun melodio tre delikata kaj bela amdeklara teksto kiu priskribas feli?an amrilaton. "Dan?era Gluo", male, rakontas pri la dan?era gluo kiu ligas paron en toksan amrilaton, kaj havas interesan rokenrolan melodion. "Sinjorino Pigreco" priskribas... Nu, pigreman homon. Mi scivolemas pri kiu inspiris tiun ?i kanton. "La Novembra Pluvo" bildigas scenon de pluvo, kio invitas homojn dedi?i pli da tempo al si mem, al siaj pensoj, deziroj kaj rememoroj. Sekve venas la "Krio" de la animo, ka?zita de forta sento de manko. Por plenumi tiun mankon, oni povas iri al... "Ho, Renkonti?o" de esperantistoj, kiam amikoj kune festas kaj ?uas la vivon. Beda?rinde tempo pasas rapide, kaj oni haste adia?is, sed "Ne Interparolis" kun ?atata homo, kiun oni ne revidos dum longa tempo. Tiel estas la vivo. Sed Esperantaj renkonti?oj havas tradicion, kiu mildigas tiun problemon: dancado. Per danco la esperantistoj interagas kaj amuzi?as sen interparoli, kaj ?iuj kunportas dol?ajn rememorojn hejmen, do "Dancu kun Mi"! En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage a?skulti peceton de la kantoj kaj a?eti la bitalbumon: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/%C4%B5ele/3-en-esperantujo.html Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage a?skulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ?in ?e https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat |