<form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                    <form id="rl5hx"></form>
                    ?efpa?o | E-nova?oj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Voja?o tra ?inio
                    Plibonigo de la medio en Lasao
                    2023-06-14

                    Kiam mi voja?is al Xizang, elirinte la aviadilon mi vidis ?irka? mi belegajn verdajn montojn kun siaj pintoj kovritaj de ne?o, estigantaj belegan pejza?on. Mi ne estis en Lasao, sed oriente de ?i, en la urbo Nyingchi.


                    Potala-palaco rigardata el Nanshan-parko. Sur la monto malanta? la palaco oni povas vidi arbidojn plantitajn en la pasintaj jaroj.


                    En la ?irka?a?oj de Nyingchi troveblas mirindaj pejza?oj kreitaj de la naturo la?longe de jarmiloj, kaj konservataj de la loka popolo, kiu de antikveco klopodas vivi en harmonio kun la naturo. Tie kutime nur la montopintoj superas la altecon de 3 000 metroj rilate al la marnivelo.


                    Dum kelkhora trajnvoja?o de Nyingchi al Lasao, altitudo kreskas iom post iom kaj la pejza?o tra la fenestro ?an?i?as de fekundaj montoj kovritaj de verdaj arbaroj al seka grundo plena de rokoj, kie nur herboj povas kreski. De la stacidomo al la hotelo, mi atente rigardis la pejza?on kaj subite detalo kaptis mian atenton: sur senarbaj montoj plenaj de grandaj rokoj, mi vidis ?ardenistojn plantantaj arbidojn kaj akvumantaj la grundon.


                    En la ?irka?a?oj de Lasao, ?e la a?tovojo inter la urbo kaj la lago Yamdrok, mi vidis nur stepon kun kaproj kaj poefagoj pa?tataj, kaj grandaj rokaj montoj sur kiuj nenio kreskas. Aparte la montoj ?irka? la urbo estas plenaj de rokoj, kaj sur ili oni vidas desegnitajn ?tuparojn: oni klarigis al mi, ke la? la loka tradicio, post forpaso de familiano oni pagas monon al bonzo por desegni ?tuparon sur roko, por ke la forpasinto glate atingu la ?ielon.


                    Verdo abundas en monto, kie anta?e trovi?is nur seka grundo kaj rokoj kaj nun estas promenejo por la loka popolo.


                    Aliflanke, ?e Lasao-rivero videblas multaj junaj arboj, evidente plantitaj anta? nelonge. Sur la montoj, e? sur tiuj plenaj de rokoj, troveblas irigaciaj sistemoj, kaj ne estas malfacile vidi ?ardeniston laborantan ?e tiuj montoj: ili plantas kaj prizorgas arbojn, kaj en lokoj, kie arbo ankora? ne povas kreski, ili fiksas la grundon per plantado de arbustoj. Evidente estas grandega investo en verdigo de la urbo kaj ?iaj ?irka?a?oj. Sed por kio? La klarigo estas, ke arboplantado plibonigos la kvaliton de la grundo kaj konservadon de akvo, kaj anka? purigos la aeron. Plej grave, Lasao trovi?as en alteco de 3 650 metroj super la marnivelo -- ?i estas unu el la plej altecaj urboj en la mondo -- kie la aero estas tre maldensa, kaj pro tio malfacilas spirado. Novaj arbaroj ?irka? la urbo provizos pli da oksigeno al la valo kie situas la urbo, mildigante la simptomojn de altituda malsano en turistoj kaj alportante pli bonan vivkvaliton al la loka popolo.


                    La arbarigo de regiono estas komplika tasko. Krom la bezono de irigacio por teni arbojn vivantaj, en kelkaj montoj la rokoj ne provizas spacon por ke radikoj de arbidoj profundi?u en la teron, kaj la nutra?oj troveblaj en la grundo foje estas neta?gaj por kreskigo de arbo. Por solvi tion, oni disvolvis plurajn teknikojn, kiel ekzemple aldoni tavolon da fekunda grundo.


                    Vizito al Nanshan-parko helpis min kompreni, kiel oni faras tion: tiu bela parko konstruita ?e monto rezultas de pionira projekto por verdigo de la areo de 221.5 hektaroj, kiu postulis plurajn eksperimentojn pri arboplantado en lokoj sub malsamaj kondi?oj, en malsamaj altitudoj kaj en malsamaj sezonoj de la jaro. El la eksperimento rezultis valora sciaro pri la plej ta?gaj plantadteknikoj kaj plantoj uzeblaj en ?iuj kondi?oj. La parko fari?is mejlo?tona atingo pri plantado de arbaro sur seka a? duonseka grundo en altitudo de 3 900 metroj super la marnivelo. 


                    Vizitantoj rigardas la urbon starantaj sur vitra platformo en Nanshan-parko.


                    ?is nun, ok projektoj pri arboplantado estis jam sukcese realigitaj en la loko, kun pli ol 1.2 miliono da arboj el pli ol 100 malsamaj specioj plantitaj, kaj la arbarigo de Nanshan ?iujare rezultas je ?paro de pli ol 4 milionoj da juanoj pri konservado de grundo kaj akvo, kaptado de karbono, ellasado de oksigeno kaj purigado de aero. Nanshan-parko populari?is inter lokanoj: familioj promenas, junuloj renkonti?as, homoj praktikas sportojn... El tie oni havas belan rigardon de la fama Potala-palaco, la plej fama vidindejo de Lasao, kaj vitraj platformoj estis konstruitaj en la plej konvenaj lokoj por rigardi ?in.


                    Nuntempe, Lasao anta?enigas novan serion da verdigaj projektoj la? dekjara plano (2021-2030) en la norda kaj suda montoj, kun la celo "verdigi la montojn kaj riverojn en kvin jaroj kaj verdigi Lasaon en dek jaroj". Kun planita investo je preska? 28 miliardoj da juanoj, la projekto aldonos 133 333 hektarojn da verdo.


                    Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






                    Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto

                    Twitter: El Popola Chinio

                    WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


                    (C) China Internet Information Center (?ina Interreta Informa Centro)
                    Retpo?to: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, ?inio
                    综合日本在线观看自拍,久久三级高清综合_ 在线观看精品三级综合,免费中文日本国产

                                <form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                                      <form id="rl5hx"></form>