Relokigo de vila?oj: ilo por malaperigo de malri?eco |
2023-06-02 |
Kiel parto de la laboro por malaperigi malri?econ en ?inio, pluraj vila?oj tra la lando estis relokigitaj el lokoj tre malfacile alireblaj al lokoj kun pli bonaj ekonomiaj perspektivoj. ?iu familio mem elektis transloki?i a? resti, sed la vasta plimulto preferis translo?i?i al nova loko pro la emo havi vivon pli oportunan. Vila?anoj en etnaj vesta?oj en la vila?o Xigamenba Pro tio, ke lokaj registaroj adaptis tiun politikon la? la lokaj kondi?oj, transloki?intoj en malsamaj regionoj de la lando ricevis malsamajn avanta?ojn, sed ?enerale eblas mencii, ke ili nun lo?as en novaj domoj, pli grandaj, sekuraj kaj komfortaj ol la anta?aj, lo?as proksime al a?tovojoj kaj havas pli oportunan aliron al edukado, kuracado, transporto, laboro ktp. La vila?oj Lugu kaj Guodeng en la urbeto Gandeng de la urbo Milin en Xizang estas ekzemploj utilaj por helpi nin kompreni tiun politikon: ili amba? trovi?as en lokoj tre foraj kaj malfacile alireblaj, kun malabundo de rimedoj, sekve amba? vila?oj havis malbonan ekonomian perspektivon. Pro tio, la plej bona solvo plibonigi la vivojn de tiuj vila?anoj estis proponi al ili transloki?on, kaj kun tiu celo estis kreita la vila?o Xigamenba en la urbeto Qiangna, konstruita apud ekspresa a?tovojo, kiu ligas ?in al la flughaveno de la urbo Nyingchi kaj al la a?to?oseo Gangpai, en loko plena de rimedoj por enspezigo de la vila?anoj. Homoj translo?i?is al la nova vila?o en 2003. La kondi?oj en Xigamenba estas pli favoraj por agrikulturo kaj komerco, sed ne nur: situanta dum la vojo inter Nyingchi kaj la fama turismejo granda kanjono Yarlung Zangbo, la vila?o donis al siaj lo?antoj oportunojn diversigi siajn enspezfontojn per kultura turismo kaj komerco de etnaj metiarta?oj: plejparto de la lo?antoj estas el la etno lhopa, sed estas anka? homoj el la etnoj tibeta kaj monpa. Tradicia procezo de paperfarado en Xizang Dum vizito al lokaj familioj, eblas konstati, ke plejparto el ili bone fartas kaj havas multajn enspezfontojn. Ni trovis unu familion en situacio iomete malpli bona: geedza paro kiu dependas de registara monsubteno, luado de grundo kaj malgranda butiko por vivtenado. Kvankam neniu el ili havas diplomon, tamen ili ?ojas, ke ilia nura filino nun studas en universitato en la najbara provinco Sichuan. En 2015, la loka entreprenanto Dodeng -- kun 20-jara sperto pri paperfarado -- kune kun aliaj kvar vila?anoj, fondis kooperativon pri farado de la tradicia tibeta papero. Tri jarojn poste, subtenata de la registaro, Dodeng sukcesis ampleksigi la negocojn de la kooperativo, kiu nun anka? procesas lignon, fabrikas incenson kaj ricevas grupojn de turistoj kiuj volas sperti paperfaradon kaj metiartojn. Inter la papera?oj produktitaj de la kooperativo trovi?as kajeroj, lanternoj, Thangka-oj, kovertoj kaj paperfolioj, kies vendosumo ekde la fondi?o de la kooperativo jam superis 4 milionojn da juanoj. Vendoj de incenso, arta?oj el ligno kaj aliaj produktoj jam sume superas 400 mil juanojn. Alvenintaj turistoj unue vizitas ?ambron kie lokaj papera?oj estas eksponataj. En la sekvaj du ?ambroj ili akompanas la procezon de paperfarado: oni sekigas kaj pulvorigas la lokan herbon Stellera chamaejasma, sekve oni kuiras kaj filtras ?ian pulpon kaj muldas ?in. Fine, oni sekigas la paperon, kio postulas du a? tri tagojn. Sekve turistoj vizitas atelieron pri incensofarado, kie trovi?as pli ol 30 malsamspecaj incensoj faritaj el lokaj medicinaj herboj. La lasta ?ambro estas muzeo, kie antikva?oj kaj tradiciaj manarta?oj de ?inio estas eksponataj. Lo?ejo de loka familio en la vila?o Xigamenba Fine de la tago, loka familio invitas nin trinki buterteon, tradicia trinka?o de Xizang. Kelkjara knabino ludas ekster la domo, kaj la temperaturo malalti?as, avertante pri la balda?a sunsubiro: estas tempo por reveni al Nyingchi. Ni adia?as la vila?anojn kun la sento, ke ili sukcesos atingi vivnivelon e? pli altan dum la sekvaj jardekoj. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat |