<form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                    <form id="rl5hx"></form>
                    ?efpa?o | E-nova?oj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Voja?o tra ?inio
                    Impresoj pri Nankino
                    2023-05-29

                    Funkciinta kiel ?efurbo de pluraj dinastioj de ?inio, Nankino profunde influis historion kaj kulturon de ?inio. Sed tio, kion ni unue rimarkas alveninte tie, estas la fakto, ke Nankino estas anka? urbo de novigo, kiu apartenas al la Reto de Kreemaj Urboj de Unesko.


                    La granda pando Jiujiu en la besto?ardeno Hongshan


                    Tiu novigema spirito estas rimarkebla dum vizito al la besto?ardeno Hongshan. La?longe de historio, besto?ardenoj estis uzataj por konservi arojn da vivaj specimenoj de bestoj por esti studataj de sciencistoj kaj eksponataj al la publiko. Sed, nuntempe, estas pli facile kaj malmultekoste sendi esploriston por studi bestojn en la naturo, en ilia origina medio, do kial ni ankora? bezonas besto?ardenojn en la 21-a jarcento? Tiu demando estigis varman debaton tra la mondo. Kiun rolon besto?ardenoj povas ludi en edukado pri mediprotekto kaj protektado de endan?erigitaj specioj? Kiel besto?ardenoj povas helpi nin anta?enigi harmonian kunekziston inter homoj kaj naturo?


                    En urbego kiel Nankino, multaj homoj rememoras, ke en besto?ardeno ili unuafoje vidis sova?an beston por la unua fojo. Lastatempe, la besto?ardeno Hongshan fokusi?is pri alpreno de novaj bred-teknikoj kun la celo plibonigi sian edukan rolon kaj samtempe provizi pli komfortan vivon al la bestoj tie vivantaj. Nun multaj bestoj vivas en la areo pli simila al sia natura medio, kaj per bredado de malsamaj specioj kune, la besto?ardeno montras al vizitantoj kiel malsamaj specioj interagas, emfazante la gravecon de konservado de biodiverseco.


                    Ekster la besto?ardeno, scienca esplorado okazas en multaj lokoj, kiel ekzemple la Nankina Instituto pri Geologio kaj Paleontologio, kiu apartenas al la ?ina Akademio de Sciencoj kaj estas fama esplorejo pri studoj de rokoj kaj fosilioj, kun vasta kolekto kiu entenas multajn rara?ojn, kiel ekzemple la plej antikva konata fosilio de floro kaj specimenoj de luna grundo kolektita de la ?ina senpilota misio Chang'e-5. En tiu instituto, esplorado pri la origino kaj disvolvado de vivo en nia planedo okazas ?e la ?tata Pintnivela Laboratorio pri Paleontologio kaj Stratigrafio.



                    Ne for de tiu laboratorio, kie sciencistoj alprenas modernajn teknikojn por studi la impresan kolekton de fosilioj, vizitantoj lernas pri evoluo de vivo en nia planedo en la muzeo, kie pluraj fosilioj estas eksponataj: de mikroskopaj aroj da bakterioj ?is grandegaj dinosa?roj. Tiu muzeo estas nepre vizitinda.


                    En Nankino, e? iri al drinkejo a? kafejo povas esti tre interesa sperto kiu miksas tradicion kaj modernecon. En la Historia Pitoreskejo ?e la Malgranda Okcidenta Lago, renovigitaj antikvaj kortoj najbaras modernan arkitekturon, kaj ene de tiuj konstrua?oj oni povas trovi atelieron de heredanto de tradicia manarta?o, kiu siavice uzas la tradician teknikon ne nur por krei tradiciajn produktojn, sed anka? tiujn kun avangarda dezajno. Ne for de tie, dezajnisto studas la formojn kaj spurojn postlasitajn de vermoj kaj insektoj por krei surbaze de ili. Li e? verkis libron surbaze de spuroj postlasitaj de ra?po!


                    Anka? produktado de kreska?oj kaj fruktoj en Nankino povas esti noviga: Nanjing-a Qiaofeng-a Agrikultur-disvolva Kompanio kreskigas tomatojn kaj kreska?ojn en forcejoj kun a?tomata sistemo por provizi al la plantoj sterkon kaj akvon, kio pliefikigas la produktadon. Per la uzo de natura lumo anstata? tiu artefarita, ili sukcesis redukti koston de produktado je 50% kompare kun similaj forcejoj kiuj uzas artefaritan lumon por akceli la kreskadon. Dume, en la urbo restoracioj uzas legomojn kaj viandon ne nur por kuirado de tradiciaj nankinaj pladoj, sed anka? por krei novajn receptojn surbaze de malsamaj kuirartaj skoloj.



                    Kaj se vi decidos man?i ?e Qinhuai-a Turisma Zono, vi refoje estos impresita de la intermiksi?o de tradicio kaj novigo ?irka? vi. Nankina Imperi-ekzamena Muzeo, ekzemple, estas moderna subtera kontrua?o en tiu areo, kie elementoj de la pasinteco miksi?as kun modernaj teknikoj uzataj en la ekspozicio de la muzeo. Anta? la Konfucea Templo, fra?linoj vestitaj en tradiciaj ?inaj vesta?oj sin fotas per modernaj po?telefonoj, dum aliaj homoj, vestitaj en nuntempaj vesta?oj, rajdas malnovstilan riki?on surstrate.


                    Gravega por historio kaj kulturo de ?inio, Nankino estas bunta moderna urbo kie tradicio kaj novigo kune mar?as man-en-mane.


                    Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






                    Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto

                    Twitter: El Popola Chinio

                    WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


                    (C) China Internet Information Center (?ina Interreta Informa Centro)
                    Retpo?to: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, ?inio
                    综合日本在线观看自拍,久久三级高清综合_ 在线观看精品三级综合,免费中文日本国产

                                <form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                                      <form id="rl5hx"></form>