Salono de junaj esperantistoj en oficejo de ?EL |
2023-05-05 |
La 4-a de majo estas la Junula Tago de ?inio. Tiutage en la sekretariejo de la ?ina Esperanto-Ligo (?EL) okazis malgranda salono. Alvenis Pietro Fiocchi, itala esperantisto, kiu laboris en la redakcio de El Popola ?inio en la jaroj 2013 kaj2014 kaj faris profundan amikecon kun la ?inaj kolegoj. Li rememoris siajn vivon kaj laboron en Pekino kaj anka? konigis Torinon, la gastiganta urbo de la 108-a UK ?i-jare kaj E-movadon en sia lando. Chen Ji, ?enerala sekretario de ?EL, klarigis disvolvadon de la Esperanta afero en ?inio kaj esprimis volon starigi regulan inter?an?an mekanismon inter la dulandaj E-organizoj, por ke la du flankoj prezentu siajn proprajn kulturojn kaj anta?enpu?u reciprokan lernadon inter la orienta kaj okcidenta kulturoj pere de la internacia lingvo. Junaj laborantoj en la sekretariejo babilis kun Pietro pri la ?us okazintaj aktivadoj por junaj esperantistoj en ?inio. Redaktoroj: Jiang Limin kaj Xie Ruifeng Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat |