<form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                    <form id="rl5hx"></form>
                    ?efpa?o | E-nova?oj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Voja?o tra ?inio
                    Okazis rete Junulara Forumo pri Esperanto-muziko
                    2023-05-05


                    Vespere de la 3-a de majo, memore al la 104-a datreveno de la Kvara de Majo, okazis rete la 3-a junulara forumo de ?ina Esperanto-Ligo (?EL) -- Junulara Forumo pri Esperanto-Muziko. Pli ol 70 esperantistoj de Pekino, ?anhajo, Shandong, Jiangsu kaj aliaj lokoj, partoprenis en la evento. ?EL estas la organizanto de la forumo, kaj E-asocioj de ?anhajo, Shandong kaj Jiangsu estas la kunorganizantoj.


                    Rafael Zerbetto, brazila esperantisto laboranta por Esperanto en Pekino, faris diskonigon pri la historio de Esperanta muziko, kiel ?ia origino, apero de E-muzika?oj kaj ri?i?o de la verkoj. Zhao Wenqi, pekina esperantisto, sciigis al ?eestantoj kiel facile trovi E-muzika?ojn en la interreto.


                    Ekzistas aktivaj E-organizoj en la Elementa Lernejo Dongfang en Changzhou, Jiangsu-a Teknologia Universitato kaj Profesia Teknika Kolegio Liu Guojun. En la forumo la esperantistoj prezentis kantadojn kaj ?orojn, de kantoj kiel Jen, Saluton, Lamento de la Arbaro kaj Renkonti?o estas Kanto.


                    La studentoj de E-fako de Zaozhuang-a Universitato de Shandong kontribuis per tri prezentadoj, inkluzive de esperantigita Sono de Silento, rakonto pri Doktoro Zamenhof kaj Esperanto kaj kunkanto de Esperanta versio de L' iamo Longe For'.


                    ?anhajaj junuloj prezentis deklamon de la poemo Herbokanto, kunkanto de esperantigita versio de Someone You Loved kaj la konata La Espero.


                    La prezentadoj estas impresaj, montrante la spiriton de nunaj junuloj en la nova epoko. Esperanto, nutrata de diversnaciaj lingvoj, anka? posedas ri?ajn resursojn de muziko. Scii kaj koni pri E-muziko estas grava kanalo por lerni kaj ?ui Esperanton.


                    Redaktoroj: Zhao Wenqi kaj Xie Ruifeng





                    Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto  

                    Twitter: El Popola Chinio

                    WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


                    (C) China Internet Information Center (?ina Interreta Informa Centro)
                    Retpo?to: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, ?inio
                    综合日本在线观看自拍,久久三级高清综合_ 在线观看精品三级综合,免费中文日本国产

                                <form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                                      <form id="rl5hx"></form>