Kial dama?i maron? La maro ne estas rubujo |
2023-04-24 |
En la mondo estis senprecedenca ellaso de akvo nukle-poluita en maron. La nuklea akcidento en nukleenergia centralo Fukushima Daiichi en 2011 estas unu el la plej severaj nukleaj akcidentoj ?is nun, kaj pro la akcidento naskita nukle-poluita akvo enhavas pli ol 60 radioaktivajn nukleajn elementojn la? unuapa?a kalkulo. Rilata kompanio Tokia Elektro-Energia Kompanio konfesis en 2022, ke la? nunaj teknikoj, multaj radioaktivaj elementoj en tia akvo ne povas esti forigitaj. Pluraj esploroj jam pruvis, se la akvo estos ellasita en maron, tiuj ?i radioaktivaj elementoj poluos maran medion kaj finfine dama?os sanon de homoj kaj la tutan terglobon. "Kial ili dama?os maron? La maro ne estas rubujo!" Japana fi?isto Haruo Ono kolere diris, "Se la ellaso estas vere sekura, kial ili ne ellasos la malpurigitan akvon en Tokion a? Osakon?" La? lokaj amaskomunikiloj de la gubernio Fukushima, 93% de lokaj urbestroj, urbetestroj kaj vila?estroj konfesis, ke pro la plano renomo de la gubernio estis dama?ita. Ellaso de nukle-poluita akvo absolute ne estas privata afero de Japanio, sed "publika afero" rilata al da?ripova disvolvo de la tuta homaro. Kaj Pacifiko ne estas rubujo de Japanio por ellaso de polua?o, sed publika resurso de multaj landoj por vivteno. Japanio devas science trakti la malpurigitan akvon per vere sekuraj metodoj. Sen konfirmo de ?iuj intereso-rilataj flankoj de sekureco de projekto pri ellaso, la japana flanko ne devas arbitre fari agon. (el ?RI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat |