<form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                    <form id="rl5hx"></form>
                    ?efpa?o | E-nova?oj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Voja?o tra ?inio
                    Historia parolado de prezidento Lula en ?anhajo
                    2023-04-21


                    La unua aktiva?o en la oficiala tagordo de brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva dum lia ?tata vizito al ?inio (de la 12-a ?is la 15-a de aprilo) estis la enposteni?a ceremonio de la brazila eksprezidento Dilma Rousseff kiel prezidento de la Nova Disvolvi?a Banko (NDB), anka? konata kiel "banko de BRICS", matene de la 13-a de aprilo. Gravas substreki, ke Dilma ludis esencan rolon en la fondi?o de tiu banko kaj estis unuanime elektita de la membro?tatoj kiel ?ia prezidento. Krom ?iaj fondintoj, Brazilo, Rusio, Barato, ?inio kaj Sudafriko, la banko anka? havas aliajn tri membrolandojn, Banglade?o, Unui?intaj Arabaj Emirlandoj kaj Egiptio.


                    Por ?eesti tiun eventon, mi voja?is al ?anhajo vespere de la anta?a tago, kaj sekvamatene iris al la sidejo de NDB, bela kaj impona konstrua?o en la urbocentro. Mi vidis la alvenon de la brazila delegitaro kaj sekve atendis ?in en granda salono.


                    En sia parolado, Dilma rememoris la kupolkunvenon de BRICS en Fortalezo en 2014, kiam NDB estis fondita. Ekde tiu momento ?i akompanas ?ian evoluon, kaj ?i anka? bone konas la realon de plurflankaj disvolvi?aj bankoj kaj la bezonojn pri financado de sudaj landoj.


                    Dilma substrekis, ke NDB provizas monpruntojn al siaj membrolandoj sen fari politikajn postulojn, kaj emfazis la kreskantan ekonomian gravecon de BRICS, kies ekonomio jam superas tiun de G7. Kvankam ?iu disvolvi?anta lando havas siajn specifajn problemojn, tamen ili kune estas pli facile agadi por solvi la problemojn. La fondi?o de NDB montras la gravecon estigi strategiojn kaj partnerecojn kaj kune trakti la realojn de sudaj disvolvi?emaj landoj, por tiel plifortigi plurflankismon.


                    Ekspansii la bankon, per kresko en la nombro de membrolandoj kaj plifortigo de ?ia kapablo roli kie kunlaborplatformo, estas nepra afero. La banko devas forte kunlabori kun la registaroj de siaj membrolandoj, disvolvi novigajn modelojn por disvolvado, kapti rimedojn el la plej diversaj merkatoj de la mondo, doni prioritaton al enlandaj merkatoj, sin protekti kontra? riskoj rilataj al kurz-?an?oj, anta?enigi inkluzivigon kaj kontra?batali malegalecon. NDB subtenas proejektojn kapablajn plibonigi la vivkvaliton de homoj en malri?aj kaj mar?enigitaj komunumoj.


                    Dilma anka? menciis la gravecon de NDB pri ser?ado de partnerecoj kaj kunlaboro kun aliaj institucioj, ?efe tiuj de membrolandoj de NDB, kiel aliaj disvolvi?aj bankoj, financaj institucioj kaj agentejoj de UN.


                    Poste estis la vico de prezidento Lula fari sian paroladon. Mi rigardis ?irka?e kaj vidis homojn tre atentaj. Silenton rompis nur la apla?doj, kiuj plurfoje interrompis lian paroladon. Mi tiam sentis, ke tiu Brazilo pri kiu mi iam fieris estas reveninta.


                    La parolado de Lula estis poste publikigita, kaj tiu publikigita versio estas legebla en Esperanto ?e http://espero.chinareports.org.cn/2023-04/17/content_85233619.htm


                    Tamen, post la legado de tiu parolado, prezidento Lula elektis improvize paroli iom pli. Lula improvize parolas multe pli bone, vortoj eliras el la koro, kaj li havas eksterordinaran talenton inspiri la homojn, elegante denunci la maljustecon kaj veki empation de la spektantaro. Lula estas elstara humanisto, kaj vive a?skulti lian parolon estis neforgesebla momento de mia vivo. Li volis trakti du temojn: internaciaj financoj kaj la kresko de malamo en la mondo.


                    "Iam en Brazilo, ?iujare iris homoj de IMF superrigardi la librotenadon de la lando. Ni ?an?is la regulojn. Se iu pridubas nian kapablon, ni devas ilin atentigi pri tio, kion ni jam faris en regado de Brazilo: ni pagis ?uldojn, realigis ekonomian kaj socian inkluzivigon kaj disvolvadon, kontrolis la inflacion, pruntis monon al IMF kaj estigis monfonduson kiu ankora? hodia? balastas Brazilon," deklaris Lula, kiu poste aldonis, ke ne estas rolo de banko superrigardi elspezojn de landaj registaroj, kiel ili faras, ekzemple, en Argentino. La revo de BRICS estas krei fortan mekanismon por anta?enigi disvolvadon sen sufoki la landojn.


                    Sekve venis unu el la plej atentokaptaj momentoj de lia parolado: "?iunokte mi demandas min, kial ni bezonas fari komercon garantiitan de dolaro anstata? nia propra monunuo? Kial banko kiel NDB ne povas havi alternativan monunuon al dolaro?" Homoj apla?degis. La hegemonio de dolaro en internacia komerco, kaj ?ia uzo kiel geopolitika armilo malpla?as al la popoloj de disvolvi?antaj landoj.


                    Post tiu momento, Lula komencis trakti la duan temon. Tiam li malfermis sian koron kaj montris sian humanisman naturon: "Kiam mi transdonis [al Dilma Rousseff en 2011] la prezidantecon de Brazilo, mi tute ne povis imagi la revenon de malsato, sciencan malprogreson, kun esploristoj dum ses jaroj sen stipendi-alti?o, detruado de la medio... Ni nun havas malfacilon por rekonstrui tion, kio jam estis konstruita la?longe de jaroj. Necesas rekonstrui la Ministerion pri Kulturo, pensante anka? pri ?ia ekonomia dimensio, kreado de postenoj kaj enspezoj. Ni revenis kun la volo helpi homojn agi malsame, helpi la mondon rigardi la situacion el alia angulo."


                    Kaj tiam venis la pinta momento de la parolado: "Ni havas novan taskon, malaperigi la malamon, kiu estis ka?ita kaj ni supozis, ke ?i ne plu ekzistis. Ni vivas jardekon de malamo. Nun, krom prizorgi la taskojn de regado, ni anka? bezonas prizorgi la kapojn de la homoj, kiuj estas ?an?itaj pro tio, ke homoj estas traktataj kiel algoritmoj. Humaneco bezonas reagi, ni devas prizorgi niajn animojn, lerni etendi la manon," deklaris la prezidenton anta? ol konkludi: "Ni bezonas regi la individuismon kiu iom post iom fari?as normo en ?iutaga vivo, ?ar homoj estis kreitaj por vivi en komunumo, ne en izoliteco, do ni devas reakiri nian kapablon esti solidaraj kaj helpi unuj la aliajn."


                    En tiu sama tago, mi havis la plezuron persone konati?i kun prezidento Lula, nun 77-jara, lacega por tiom longa voja?o, sed kun mirinda forto kaj entuziasmo por la laboro. Mi revenis al Pekino kun trankvileco en mia koro: Brazilo revenis!


                    Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





                    Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto  

                    Twitter: El Popola Chinio

                    WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


                    (C) China Internet Information Center (?ina Interreta Informa Centro)
                    Retpo?to: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, ?inio
                    综合日本在线观看自拍,久久三级高清综合_ 在线观看精品三级综合,免费中文日本国产

                                <form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                                      <form id="rl5hx"></form>