Nova epoko por ?in-brazilaj rilatoj |
2023-04-18 |
Posttagmeze de la 14-an de aprilo, ?ina prezidanto Xi Jinping bonvenigis sian brazilan paralelulon, prezidento Luís Inácio Lula da Silva, ?e la orienta pordego de la Granda Popola Halo en Pekino, per pompa ceremonio kiu kortu?is la brazilan delegitaron: tiam la armea muzikbando ludis la faman kanzonon "Novo Tempo" (nova epoko), de la brazilaj muzikistoj Ivan Lins kaj Victor Martins. Xi Jinping kaj Lula piediras dum la bando ludas la melodion de la brazila kanto "Novo Tempo". Tiu kanzono estas tre konata de brazilanoj, kaj brazilaj ministroj tuj komencis kanti ?in. Televidaj kameraoj kaptis larmojn sur la viza?o de la brazila ministro pri kulturo, Margareth Menezes, kaj certe multaj aliaj brazilanoj ploris spektante tiun scenon per televido. La epizodo kaptis atenton kaj de ?inoj kaj de brazilanoj en sociaj retejoj. Verkita en ?losila epoko de la historio de la lando, la transiro de diktaturo al demokratio en la 1980-aj jaroj, la kanto anoncas novan epokon kaj alportis al la brazila popolo esperon pri brila estonteco. Ivan Lins kaj Victor Martins estis tre ekscititaj de la elekto de ilia muziko por bonvenigi prezidenton Lula en ?inio. Ministro Margareth Menezes ploras a?skultante la melodion de "Novo Tempo". "Miaj geamikoj, mi estas tiom ?oja! Vi ne povas imagi la signifon de tio por mi kaj Victor. La teksto de 'Nova Epoko', jam en 1980, celis doni memfidon al la popolo de ni tiom amata. Por alporti esperon al ?iuj pri la libereco konkerota post kvin jaroj. Hodia? oni ludis tiun kanton denove por kura?igi la novan prezidenton gvidi nin en rekonstruado de nia vera, amata lando kaj nia kara popolo," deklaris Ivan Lins. En la nuna kunteksto, la kanto fari?is simbolo de la reveno de Brazilo al la internacia scenejo. La edzino de prezidento Lula, ?an?a Lula da Silva, dum renkonti?o kun Peng Liyuan, edzino de prezidanto Xi Jinping, klarigis pri la signifo de tiu kanto por la brazila popolo. ?an?a poste aldonis: "Ni ja travivas novan tempon. Brazilo revenis!" Evandro Carvalho, Ivan Lins kaj Coco Zhao en Brazilo. Klopodo plifortigas kulturajn inter?an?ojn inter Brazilo kaj ?inio. Evandro Carvalho, profesoro pri internacia juro kaj fakulo pri ?in-brazilaj rilatoj, rememoris epizodon okazintan en 2016. Tiam, Evandro aran?is, en Rio-de-?anejro, renkonti?on inter Ivan Lins kaj la ?ina ?azmuzikisto Coco Zhao. Tiam, ili ekplanis muzikan kunlaboron, kio beda?rinde ne reali?is tiutempe. ?u eble nun, en la nova tempo de ?in-brazilaj rilatoj, ili sukcesos? Verkis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat |