<form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                    <form id="rl5hx"></form>
                    ?efpa?o | E-nova?oj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Voja?o tra ?inio
                    Parolado de brazila prezidento Lula en la Nova Disvolvi?a Banko
                    2023-04-14


                    La 13-an de aprilo, brazila prezidento Lula vizitis la sidejon de la Nova Disvolvi?a Banko en ?anhajo, okaze de sia ?tat-vizito al ?inio. En la sidejo li faris paroladon:



                    Kun granda ?ojo mi revenas al ?anhajo post preska? 20 jaroj, pro tre speciala kialo. Mi havas la ?ojon renkonti prezidanton Dilma Rousseff kaj celebri ?ian elekti?on por gvidi tiun ?i gravan institucion.


                    Havi virinon gvidanta tutmondan bankon kun tiom grava rolo estas mem eksterordinara okaza?o en la mondo en kiu viroj ankora? ?efrolas. Sed la historia graveco de tiu ?i momento estas pli ampleksa.


                    Dilma Rousseff apartenas al generacio de junuloj kiuj, en la 1970-aj jaroj, luktis por realigi sian revon plibonigi la mondon -- kaj pagis altan koston, multaj el ili dedi?is sian propran vivon.


                    Duonjarcenton poste, la Nova Disvolvi?a Banko aperis kiel ilo por redukti malegalecojn inter ri?aj kaj disvolvi?antaj landoj, kiuj riveli?as kiel socia ekskludo, malsato, ekstrema malri?eco kaj perforta migrado.


                    Gesinjoroj,


                    Klimat?an?i?o, la pandemio de KOVIM-19 kaj armitaj konfliktoj malbone efikas sur la plej vundeblaj populacioj. Okazas retropa?oj en la Da?ripovaj Evoluigaj Celoj, kaj multaj disvolvi?antaj landoj akumulas nepageblajn ?uldojn.


                    En tiu ?i malfavora kunteksto, la Nova Disvolvi?a Banko elstaras. La decido fondi tiun ?i bankon estis mejlo?tono en kunagado de disvolvi?antaj landoj. Pro siaj vasteco, grandaj populacioj, graveco de siaj ekonomioj kaj influpovo en siaj regionoj kaj la mondo, Brazilo, Rusio, Barato, ?inio kaj Sud-Afriko ne povas aparti?i de la grandaj internaciaj temoj.


                    La neplenumataj bezonoj pri financado de disvovi?antaj landoj estis kaj da?re estas grandegaj.


                    La manko de efektivaj reformoj de internaciaj financaj institucioj limigas kaj la kvanton kaj la kondi?ojn de kredito en ekzistantaj bankoj.


                    Unuafoje, tutgloba disvolvi?a banko estis fondita sen dekomenca partopreno de disvolvi?intaj landoj. Libera, do, de la katenoj imponitaj de la tradiciaj financaj institucioj al disvolvi?antaj ekonomioj. Kaj pli: kun la eblo financi projektojn per loka monunuo.


                    Fondi?o de tiu ?i banko montras, ke unui?o de disvolvi?antaj landoj povas estigi gravajn sociajn kaj ekonomiajn ?an?ojn por la mondo. Ni ne volas esti pli bonaj ol aliaj. Ni volas oportunojn por plene disvolvi niajn kapablojn kaj certigi al niaj popoloj dignon, efektivigon de iliaj rajtoj kaj bonan vivon.


                    Pro tio, krom plu labori por efektiva reformado de UN, IMF kaj la Monda Banko, kaj por ?an?oj en komercaj reguloj, ni bezonas kreeme utiligi G-20 (kiun Brazilo prezidos en 2024) kaj BRICS (kiun ni gvidos en 2025) kun la celo emfazi la prioritatojn por la disvolvi?antaj landoj en la internacia tagordo.


                    Gesinjoroj,


                    La Nova Disvolvi?a Banko havas grandegan potencialon por estigi ?an?ojn, ?ar ?i liberigas disvolvi?antajn landojn el submeti?o al tradiciaj financaj institucioj, kiuj emas nin regi sen havi mandaton por tio.


                    La banko de BRICS jam gajnis kvar novajn membrojn: Banglade?o, Egiptio, Unui?intaj Arabaj Emirlandoj kaj Urugvajo. Pluraj aliaj estas ali?ontaj, kaj mi certas, ke la alveno de prezidanto Dilma kontribuos por tio.


                    En Brazilo, mono el la Nova Disvolvi?a Banko financas projektojn pri infrastrukturo, programojn subtene al enspez-kreskigo, da?ripova movebleco, adapti?o al klimat?an?i?o, kloako kaj renovigeblaj energifontoj.


                    La membroj de BRICS ampleksas sian kapablon agi pozitive en la internacia scenejo, kontribuantaj por eviti a? mildigi krizojn kaj favori kreskon kaj disvolvadon de niaj ekonomioj.


                    Pro ?io menciita, la Nova Disvolvi?a Banko kunigas ?iujn kondi?ojn por fari?i la granda banko de Tutmonda Sudo.


                    Gesinjoroj,


                    La tempo dum kiam Brazilo aparti?is de la grandaj internaciaj decidoj restis en la pasinteco. Ni revenis al la internacia scenejo, post nepravigebla mal?eesto. Ni havas multon por kontribui pri kernaj temoj de nia epoko, kiel ekzemple la mildigo de klimata krizo kaj la batalo kontra? malsato kaj malegaleco.


                    Estas netolereble, ke en la mondo produktanta man?a?ojn sufi?ajn por la bezono de la tuta homaro, centmilojn da viroj, virinoj kaj infanoj nenion havas por man?i.


                    Estas neakcepteble, ke la malrespondeco kaj avaro de eta malplimulto metu en risko la postvivon de nia planedo kaj de tuta homaro.


                    Brazilo revenis, kun la emo refoje kontribui por la konstruado de la mondo pli disvolvi?inta, justa kaj da?ripova.


                    Ni volas kundividi kun ?iuj koncernaj landoj la sperton pri ekonomia kresko kaj socia inkluzivigo dum miaj oficperiodoj kaj tiuj de prezidanto Dilma Rousseff.


                    Politikoj de niaj registaroj kapablis eligi 36 milionojn da brazilanoj el ekstrema malri?eco, kaj eligi Brazilon el la Tutmonda Mapo pri Malsato de UN por la unua fojo en historio. Samtempe, Brazilo fari?is la sesa plej granda ekonomio de la planedo.


                    Mi certas, ke la sperto de prezidanto Dilma en administrado de Brazilo renovi?os dum gvidado de tiu ?i grava ilo por disvolvado de niaj landoj.


                    Via prezidanteco reprezentas la renovigitan kompromison de Brazilo kun BRICS. ?i anka? estas nova prezento por solidigi la pliforti?on de tiu ?i Nova Disvolvi?a Banko anta? la novaj defioj kaj la bezono je da?ra plibonigo de la institucio kaj ?ia administrado.


                    Mi ?ojas pro tio, ke forta kaj sperta virino gvidas tiun ?i institucion.


                    Mi tre deziras bon?ancon, feli?on kaj sukceson en via nova laboro, prezidanto Dilma.


                    Koran dankon!



                    Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto





                    Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto  

                    Twitter: El Popola Chinio

                    WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


                    (C) China Internet Information Center (?ina Interreta Informa Centro)
                    Retpo?to: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, ?inio
                    综合日本在线观看自拍,久久三级高清综合_ 在线观看精品三级综合,免费中文日本国产

                                <form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                                      <form id="rl5hx"></form>