<form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                    <form id="rl5hx"></form>
                    ?efpa?o | E-nova?oj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Voja?o tra ?inio
                    Prezidanto de ?EL vizitis Chongqing-an Esperanto-Asocion
                    2023-04-14

                    de Wang Hanping


                    Anta?tagmeze de la 8-a de aprilo, Liu Dawei, prezidanto de la ?ina Esperanto-Ligo (?EL) kaj vicprezidanto de la ?ina Internacia Komunika Grupo (?IKG), kune kun respondeculoj de ?EL kaj rilataj sektoroj de ?IKG, vizitis Chongqing-an Esperanto-librejon en la turo Tongyuan sur la urbomura pordego Tongyuanmen en la urbo Chongqing kaj kunvenis kun respondeculoj, veteranoj kaj aktivuloj de la Chongqing-a Esperanto-Asocio.



                    Yuan Ailin, prezidanto de la Chongqing-a Esperanto-Asocio, konigis la historion, nunan situacion kaj kelkajn sukcesajn spertojn de la asocio, kaj raportis pri asociaj laboroj en la lastaj jaroj, precipe post la 14-a ?ina Kongreso de Esperanto. Prezidanto Liu detale demandis pri membra statuso kaj Esperantaj kursoj de la asocio, kaj inter?an?is kun ?eestantoj pri trejnado de junaj esperantistoj, eldonado de E-libroj kaj rolo de Esperanto en ?inio.




                    Liu diris: "Ni alfrontas malfacila?ojn kaj defiojn. Tiuj, kiuj persistas por nia afero, estas respektindaj. Transdoni la verdan tor?on dependas de junularo. E-asocioj devas okazigi pli da aktivadoj kun ri?aj enhavoj kaj formoj por altiri junulojn." Li emfazis, ke ?EL kaj lokaj asocioj devas pli multe kontakti?i kaj kunlabori, kaj helpi iujn asociojn, kiuj havas povon kaj kreivecon por fari pionirajn laborojn. "Se tutlandaj asocioj kaj esperantistoj kune laboros kaj klopodos, certe aperos nova perspektivo de Esperanto-movado en la lando."



                    La pordego Tongyuanmen estas la plej bone konservata pordego de la antikva urbo de Chongqing. Post resta?rado, formi?is tie parko de urbomura ruino, kaj ?i allogas multajn turistojn. Chongqing-a Esperanto-librejo estas sur la pordego. Oni vidas okulfrapan rubandon kun surskribita slogano "Esperanto estas ideala internacia helpa lingvo" ekster la librejo. En la konstrua?o trovi?as libroj, perioda?oj, bildoj kaj objektoj rilataj al Esperanto. La loka Esperanto-asocio ofte okazigas aktivadojn tie.


                    Redaktoro: Zhao Wenqi kaj Xie Ruifeng





                    Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto  

                    Twitter: El Popola Chinio

                    WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


                    (C) China Internet Information Center (?ina Interreta Informa Centro)
                    Retpo?to: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, ?inio
                    综合日本在线观看自拍,久久三级高清综合_ 在线观看精品三级综合,免费中文日本国产

                                <form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                                      <form id="rl5hx"></form>