Brazila presidento Lula faras ?tatan viziton al ?inio |
2023-04-12 |
La prezidento de Brazilo, Luiz Inácio Lula da Silva, atingas ?inion merkrede, la 12-an de aprilo, por grava ?tata vizito komence de sia tria oficperiodo, akompanata de entreprenantoj, guberniestroj, senatanoj, deputitoj kaj ministroj. Lia tagordo inkluzivas ?tataferajn vizitojn, kunvenoj kun ?inaj a?toritatoj kaj subskribo de interkonsentoj. Brazila registaro celas plibonigi rilatojn kun ?inio, la ?efa komerca partnero de Brazilo ekde 2009. En 2022, ?inio importis pli ol US$ 89.7 miliardoj en brazilaj produktoj, ?efe sojo kaj mineraloj, kaj eksportis preska? US$ 150.4 miliardojn al Brazilo. Komerco inter la du landoj 21-obli?is ekde la unua vizito de Lula al ?inio en 2004. Malgra? la malfruigo de lia vizito al ?inio, planita por la fino de marto, pro malsano, parto de la brazila delegitaro kiu estis jam alveninta en ?inio alportis gravajn atingojn, ?efe kadre de agrikulturo kaj bestobredado, kiel ekzemplo la fino de embargo al komerco de brazila bova?o en ?inio, akirita en rekorda tempo - nur 29 tagoj. La brazila ministro pri agrikulturo kaj bestobredado, Carlos Fávaro, kiu voja?is al Pekino kaj plenumis parton de la anta?planita tagordo, alportis la rezultojn de lia vizito al prezidento Lula dum kunveno en la 4-a de aprilo. Li deklaris, ke en ?iuj kunvenoj, ?inaj a?toritatoj sin montris tre malfermaj al kunlaboroj kun Brazilo, kaj la vizito de prezidento Lula al ?inio havas potencialon faciligi atingon de novaj interkonsentoj. "Gravaj intertraktadoj pri kiuj, anta? kelkaj jaroj, estis nur revoj, nun devas reali?i dum la vizito de prezidento Lula al ?inio", substrekis la ministro post la kunveno. Unu el la atingoj estas la cifereca sanitara atestilo, kiu igos eksportadon de agrikulturaj produktoj pli rapida kaj fidinda, kaj reduktos burokratiajn procedurojn por brazilaj eksportantoj. La interkonsento anta?vidas la eblecon de rektaj ?iroj inter brazila realo kaj ?ina juano, sen perado de usona dolaro, kio anka? kontribuos por faciligi la komercon inter amba? landoj. Inter aliaj substrekindaj punktoj estas interkonsentoj pri turismo kaj investoj. Brazilaj programoj pri malaperigo de malsato, mediprotektado kaj da?ripova evoluo povas refoje esti taksataj de la ?ina registaro kiel modeloj en tiuj kampoj. ?irka? 20 dulandaj interkonsentoj estos subskribitaj dum la vizito. Unu el ili temas pri la konstruado de CBERS-6 (?in-Brazila Satelito pri Teraj Rimedoj), la sesa el serio de satelitoj kunkonstruitaj de Brazilo kaj ?inio. La nova satelito entenos teknologion kiu ebligos monitoradon de biomedioj, kiel Amazonio, e? super nuboj. En ?inio, prezidento Lula estos akompanata de la ministroj Fernando Haddad (Financoj), Marina Silva (Mediprotektado kaj Klimat?an?i?o), Carlos Fávaro (Agrikulturo kaj Bestobredado), Luciana Santos (Scienco, Tekniko kaj Novigo), Mauro Vieira (Eksteraj Rilatoj), Alexandre Silveira (Minejoj kaj Energio), Paulo Teixeira (Agrikultura Disvolvado), Wellington Dias (Sociaj Disvolvado kaj Sekureco) kaj Juscelino Filho (Komunikado). Anka? ?eestos la guberniestroj Jer?nimo Rodrigues (Bahio), Elmano de Freitas (Cearao), Carlos Brand?o (Maranjono), Helder Barbalho (Parao), kaj Fátima Bezerra (Norda Riogrando). TAGORDO — La? la nova tagordo, la vizito de la brazila delegitaro al ?inio komenci?as la 13-an de aprilo, ?a?do, en ?anhajo. Matene, prezidento Lula ?eestos enposteni?an ceremonion de la brazila eksprezidento Dilma Rousseff kiel prezidento de la Nova Disvolvi?a Banko, kromnomita "banko de BRICS". Posttagmeze, li renkonti?os kun entreprenantoj. Vespere li voja?os al Pekino. Vendrede, la 14-an de aprilo, prezidento Lula matene renkonti?os kun la prezidento de la Tutlanda Popola Kongreso, Zhao Leji, en la Granda Popola Halo. Poste, li prezentos florojn en ceremonio sur la placo Tian'anmen. Posttagmeze, prezidento Lula renkonti?os kun gvidantoj de sindikatoj kaj poste revenos al la Granda Popola Halo por renkonti?i kun la ?efministro de ?inio, Li Qiang, kaj sekve estos bonvenigita de ?ina prezidanto Xi Jinping. Ili havos malferman kunvenon, ceremonion por subskribado de interkonsentoj, kaj poste privatan kunvenon. Sekve amba? gvidantoj inter?an?os donacojn, kunfoti?os kaj kune vesperman?os. Plifortigo de dulandaj rilatoj La vizito estas parto de strategio pri rekonstruado de internaciaj rilatoj de Brazilo, kiu inkluzivas la jam faritajn vizitojn al Argentino, kie anka? okazis kunveno de CELAC (Konsilio de Lat-Amerikaj kaj Karibiaj ?tatoj), Urugvajo kaj Usono, krom kunsidoj kun e?ropaj gvidantoj vizitintaj Brazilon. Tiu estas la tria oficiala vizito de prezidento Lula al ?inio. La rilato inter amba? landoj pliforti?is -- kaj dulanda komerco disvolvi?is sen?ese kaj da?ripove -- ekde 2004, kiam Lula unuafoje vizitis Pekinon. Lia dua vizito okazis en 2009. Komercaj partneroj La jaro 2023 markas la 50-jari?on de komercaj rilatoj inter Brazilo kaj ?inio. La unua komerco inter amba? landoj okazis en 1973, unu jaro anta? la oficialigo de diplomatiaj rilatoj. En 2022, plejparto de brazila eksporto al ?inio estis sojo, kio respondecas pri 36% de la totala eksporto, sekve venas fero, 20% kaj nafto, 18%. En januaro kaj februaro 2023 estis eta ?an?o, kun nafto en la unua loko kun 23%, sekve sojo (22%) kaj fero (21%). Komerco kun ?inio pli rapide kreskis dum la du unuaj oficperiodoj de prezidento Lula. En 2003, lia unua jaro kiel prezidento, brazilaj eksportoj al ?inio sume valoris nur US$ 4.5 miliardoj, kaj la importoj US$ 2.1 miliardoj, entute US$ 6.6 miliardoj. ?is 2010, lasta jaro de lia dua oficperiodo, eksportoj kreskis je 582%, al US$ 30.7 miliardoj, dum importoj atingis US$ 25.6 (kresko je 1 100%), entute US$ 56.3 miliardoj (kresko je 753%). Fonto: https://www.gov.br/planalto/pt-br/acompanhe-o-planalto/noticias/2023/04/presidente-lula-realiza-terceira-visita-de-estado-a-china-1 Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat |