<form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                    <form id="rl5hx"></form>
                    ?efpa?o | E-nova?oj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Voja?o tra ?inio
                    Tra la Son?oj: albumo de ?eLe
                    2023-04-07

                    Lena kaj ?enja estas, respektive, patrino kaj filino, kiuj duope muzikas en Esperantujo sub la nomo ?eLe. Inter 2010 kaj 2020 ili eldonis kvin albumojn de Esperanta muziko, kaj ?i-jare lan?is per Vinilkosmo la bit-albumon Tra la Son?oj, kun 15 trakoj.



                    Por delongaj ?atantoj de ?eLe, tiu ?i albumo estas kvaza? voja?o en tempoma?ino, ?ar ?i entenas kaj novajn kaj malnovajn kanzonojn kiuj fami?is en Esperantujo per ili. Aparte substrekindaj estas "Tra la Son?oj", "Kvodlibeto", "Dank' al Vi" kaj "Infanaj Bildetoj", kiuj estis ofte ludataj en Muzaiko anta? jardeko -- kaj ?uste tiel mi ekkonis la muzikon de ?eLe. "Vento Vaganta" kaj "Pri Maro" anka? estas komponitaj anta? longa tempo, amba? agrablaj kaj trankviligaj.


                    Krom la tradiciaj kantoj, en tiu ?i albumo anka? trovi?as novkomponitaj kantoj, traduka?oj kaj verkoj de geamikoj. La muziko estas aran?ita tiel, ke vo?oj de la du kantistoj aparte elstaras, kaj ili amba? belege kantas. La melodio estas orelpla?a kaj konsistas el pluraj muzikiloj: en tiu ?i albumo, ?enja ludas violonon, gitaron kaj metalofonon, dum Lena ludas pianon, gitaron, perkutilojn kaj blovklavaron.


                    "Kantu Ni", la unua kanto en la labumo, invitas homojn kunkanti -- la bitalbumo ne estis elpensita nur por esti a?skultata, sed anka? kunkantata, provu tion, se vi ?atas kanti. "Romanco" estas flustre kantata, kvaza? la vortoj hezitas eliri el la bu?o, kun bela kaj trista melodio por piano, kio tamen entenas iom da espero. Se vi iam enami?is de iu, sed ne estis certa ?u la sento estas reciproka, vi certe komprenos tiun ?i senton majstre konvertitan en kanzono. "Suna Floro" ne tiom impresis min, sed estas ja a?skultinda.


                    Inter la kantoj de geamikoj, "La Urbo", de Imant kalninsh, estas aparte bona surprizo de tiu ?i albumo, kun teksto kaj melodio simplaj, sed kiuj tu?as rekte la koron de la a?skultanto. La teksto de "Karteta Dometo", de Vladimir Soroka, estas ja bona, sed la melodio ne impresis min. En "La Mal?ojo Tristas Sole", de Andreo Berce, ?eLe faris bonan muzikaran?on.


                    "Du Kverkoj" estas tradicia ukraina popolkanto memtradukita, kies melodio alportas ?ojon al la bitalbumo. ?in sekvas "Se Mi Imagas", de Dirk Michaelis, kun melodio milda kaj maltrankviliga, kun teksto pri la timo aparti?i de amata homo.


                    La bitalbumo fini?as per "?is Revido", kies nomo diras ?ion: ?i estas adia?a kanto.


                    En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage a?skulti peceton de la kantoj kaj a?eti la bitalbumeton: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/%C4%B5ele/1-tra-la-son%C4%9Doj.html


                    Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage a?skulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ?in ?e https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


                    Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





                    Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto  

                    Twitter: El Popola Chinio

                    WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


                    (C) China Internet Information Center (?ina Interreta Informa Centro)
                    Retpo?to: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, ?inio
                    综合日本在线观看自拍,久久三级高清综合_ 在线观看精品三级综合,免费中文日本国产

                                <form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                                      <form id="rl5hx"></form>