<form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                    <form id="rl5hx"></form>
                    ?efpa?o | E-nova?oj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Voja?o tra ?inio
                    Verda energio kaj industria disvolvado: ekzemplo de Gansu
                    2023-03-18

                    La politiko reformo kaj pordmalfermo, oficiale lan?ita en 1976 de la tiama predizanto Deng Xiaoping, ebligis rapidan industrian disvolvadon al ?inio, tiel ke post kelkaj jardekoj la lando jam estis produktanta plejparton de la konsumcelaj varoj en la mondo.


                    Likva Suno: ?inio aplikas sunenergion al kemia industrio


                    Sed tio anka? havis koston: sen mono por investi en puraj energifontoj, ?inio bezonis bruligi karbon por provizi elektron al sia rapide disvolvi?anta industrio. Anta? jardeko, multaj ?inaj urboj ankora? havis severe poluitan aeron, kio malbone efikis sur homa sano kaj vivkvalito.


                    Alia problemo de tiu modelo de disvolvado estas, ke ?ia eksportocela naturo favoris konstruadon de grandaj industriaj zonoj en orienta ?inio, proksime al la marbordo, por faciligi eksportadon per havenoj. Rezulte de tio, pligravi?is diferencoj inter orienta -- pli kaj pli ri?a -- kaj okcidenta parto de la lando.


                    Por solvi tiujn du problemojn, ?inio alprenis ampleksan strategion kiu entenas, interalie, transiron al puraj energifontoj, industria disvolvado de centr-okcidenta ?inio kaj fokuso sur kvalito anstata? kvanto. Efektivo de tiu strategio postulas solvadon de aliaj du praktikaj problemoj.


                    Huaneng-a Pinliang-a Karbocentralo: pli da efiko kaj malpli da poluado


                    La unua estas la grandegaj investoj en infrastrukturo bezonataj por certigi glatan funkciadon de proviz?enoj kaj distribuado de produktoj el la landinterno, kaj tio anka? postulas esploradon de novaj itineroj por surtera transportado, el kio rezultis la rapida ekspansio de ?ina fervoja reto kaj la esplorado de itineroj por internacia komerco tra Centra Azio, lige kun la estigo de ?in-e?ropa kargotrajno kaj la investoj en centrazia infrastrukturo pere de la iniciato "La Zono kaj Vojo".


                    La dua estas la disvolvado de nova industria modelo, kongrua kun la novaj mediprotektaj le?oj kaj normoj de ?inio kaj bazita sur novigo, a?tomatigo, alt-tekniko kaj novaj energifontoj. La defio estas e? pli granda pro la du karbonaj celoj de ?inio: atingi la pinton de karbonemisiado anta? la jaro 2030 kaj karbonne?trali?on ?is la jaro 2060.


                    La provinco Gansu, nordokcidenta ?inio, fari?is grava ekzemplo de la sukceso de tiuj novaj politikoj: ?i havas grandegan potencialon por sunenergio kaj ventenergio, sed pro la distanco al grandaj industriaj urboj de la pasinteco, tiu potencialo estis apena? uzata. En la lastaj jardekoj, tiu situacio ek?an?i?is pro la transloki?o de industrioj al Gansu.


                    Fabriko en Lanzhou-a Novarea Industria Parko


                    Bona ekzemplo estas Lanzhou-a Novarea Industria Parko, konsiderata "ekzempla zono pri kolekti?o de translokigitaj industrioj". Kun areo de 150 kvadrataj kilometroj, la parko fokusi?as sur kvar ?losilaj industrioj: ekspansio de petrolkemia industrio, fajnaj kaj specialaj kemia?oj, novaj materialoj kaj post-procesado de materialoj.


                    Tie disvolvi?as la projekto Likva Suno. ?i estas la unua ekzempla projekto de ?inio pri uzo de sunenergio por sintezi metanolon per hidrogenigo de karbondioksido. Tiu teknologio estas grava pa?o por ke kemia industrio - enlande kaj eksterlande - estu malpli dependa de brula?oj.


                    En la sama industria parko trovi?as fabriko de alt-rendimentaj kupraj folioj de la kompanio limigita Gansu-a Hailiang-a Novenergiaj Materialoj. Tiuj folioj, malpli dikaj ol haro, estas uzataj en baterioj de elektraj a?toj, kiuj kontribuas por redukti poluadon en ?inaj urbegoj. La produktado de la folioj estas a?tomate farata de ma?inoj protektitaj kontra? polvo.


                    Virino laboras en oficejo por negocado de prikarbonaj servoj de State Grid Corporation en la urbo Pingliang.


                    Sed necesas atenti, ke sun- kaj vent-energio havas malavanta?on rilate al termoenergifontoj: intenseco, kaj e? manko, de vento a? sunlumo estas naturaj fenomenoj, kiujn homoj ne kontrolas, dum bruligo de fuelo permesas al homoj kontroli elektrogeneradon la?bezone. Pro tio, ni estas iugrade dependaj de tiaj energifontoj.


                    Bona nova?o estas, ke nuntempaj termoelektraj centraloj estas pli efikaj kaj malpli poluaj. La elektro uzata en Pingliang-a Industria Parko (Alt-teknika Zono) estas provizata ?efe de Huaneng-a Pinliang-a Karbocentralo, kiu anka? provizas hejtadon al la urbocentro. Post reformo, karbonemisiado estis signife reduktita, kreskis la efikeco de la reaktoroj kaj la centralo disvolvis programon pri ?parado kaj reuzo de akvo.


                    Por helpi ?inion atingi la du karbonajn celojn, la firmao State Grid Corporation estigis en Pingliang la unuan oficejon por negocado de prikarbonaj servoj en nordokcidenta ?inio. La oficejo fokusi?as sur individuaj homoj kaj anka? mal- kaj mezgrandaj entreprenoj, donante al ?iuj la eblecon kontribui por la du karbonaj celoj kaj profiti de tio.


                    La sperto de Gansu montras, ke ?inio ne nur survojas al plenumo de la du karbonaj celoj, sed anka? disvolvas teknikojn kaj praktikojn, kiuj povas helpi aliajn landojn atingi karbonne?tralecon.




                    Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




                    Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto  

                    Twitter: El Popola Chinio

                    WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat

                    (C) China Internet Information Center (?ina Interreta Informa Centro)
                    Retpo?to: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, ?inio
                    综合日本在线观看自拍,久久三级高清综合_ 在线观看精品三级综合,免费中文日本国产

                                <form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                                      <form id="rl5hx"></form>