UK 2024 okazos en Aru?o, Tanzanio |
2023-03-02 |
Por la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en 2024, la estraro de UEA unuanime elektis Tanzanion kiel kongreslandon. La unuan fojon UK okazos en la kontinento Afriko. La gastiga urbo Aru?o estas internacia turisma destino, sed ne nur: ?i anka? estas grava diplomatia urbo, la sidejo de la Orient-Afrika Komunumo kaj de la Afrika Kortumo de Afrika Unio. La regiono de Aru?o lo?igas pli ol 2 milionojn da homoj. ?i trovi?as je la orienta bran?o de la Granda Rift-valo sub modera klimato. La granda urbo estas proksima al la nacia parko Serengeti, la konservada areo Ngorongoro, la nacia parko Lago Manyara, la gor?o Olduvai, la nacia parko Tarangire, la monto Kiliman?aro kaj la monto Meru en la nacia parko Aru?o mem. La Esperanto-asocio de Tanzanio (EATA) invitis kongresi en Aru?o post multjara laboro de la Afrika Komisiono de UEA, kiu plenumis la taskon kunordigi la landajn asociojn en la kontinento por difini la gastiganton de la unua UK en Afriko. La kunlaboro estis multhoma kaj internacia. Per tiu decido anka? la estraro de UEA plenumas devon de la asocio, kiu en la pasinta jardeko deklaris la okazigon de UK en Afriko kiel strategian elementon por UEA. La asocio kunlaboros kun la lokaj aktivuloj por fikisi la datojn, lokan kongresan komitaton, temon kaj aliajn detalojn de la 109-a UK. La kongresejo estos la Aru?a Internacia Kunveneja Centro, altnivela loko por internaciaj eventoj, kiu jam gastigis eventojn de UN. La Kongresa Fako kaj la estraro de UEA anka? kunlaboros kun ?iuj partioj koncernataj de la okazigo de la UK, ?u de la Esperanto-movado, ?u de lokaj instancoj en Tanzanio. Jam eblas subteni la 109-an UK-on per donaco al la Fonda?o Afriko de UEA: uea.org/alighoj/donacoj/afriko. Indas anka? ali?i al la 108-a UK okazonta en 2023 en Torino, kiu devos kalkuli je speciala partopreno de tanzanianoj: uk.esperanto.net/2023. La nuna favorpreza ali?periodo fini?as en la 31-a de marto 2023. Redaktis Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat |