Kiel Pekino venkis la batalon kontra? aerpoluado |
2023-01-31 |
Kiam mi unuafoje alvenis al Pekino, fine de oktobro 2015, estis belega blua ?ielo, sen ajna signo de tiu fumnebulo de tempo al tempo montrata en alilandaj televid?urnaloj. En la sekvaj tagoj anka? estis relative pura aero kaj blua ?ielo, sed mi balda? estis avertita, ke tio ne da?rus longe. Fotoj faritaj de Zou Yi en februaro 2013 kaj 2022 klare montras la plibonigon de aerkvalito en Pekino. Kaj tiu bela vetero ja ne da?ris: en la sekvaj monatoj, dum vintro, estis tagoj kun severa poluado, kaj e? dum la aliaj sezonoj de la jaro estis malfacile vidi bluan ?ielon. Dum mia unua semajno en Pekino, miaj kolegoj en la laborejo a?etis en interreto maskojn N95 por uzi surstrate dum la vintro kaj proponis al mi a?eti kelkajn. Tiutempe estis populara -- ?efe ekster ?inio -- la mito, ke spiri pekinan aeron en unu tago estas kiel fumitutan paka?on da cigaredoj. Mi priesploris tion kaj malkovris, ke tuttaga spirado surstrate dum la plej poluitajtagoj fakte"ekvivalentis" maksimume du cigaredojn, sed tiu komparo estas tre malpreciza, ?ar la malpura?ojtroveblaj en la aero diferencas de tiuj troveblaj en cigareda fumo. ?iuokaze, iu ajn pekina lo?anto en tiuj jaroj fari?is fakulo pri aerpoluado, ?ar la temo estis inter la plej grandaj zorgoj de la lo?antoj: ?iumatene, post veki?o, a? anta? eliri el mia hejmo, mia ?efa zorgo estis kontroli la PM2.5 (avera?a kvanto de partikloj kun diametro malpli granda ol 2.5 mikronoj en unu kubmetro da aero). La unuan fojon kiam mi a?dis pri ?i tiu indico, mi faris rapidan esploron en interreto kaj trovis la jenan informon: la aero estus "spirebla" ?is 200 unuoj da partikloj po kubmetro, PM2.5 pli alta ol tiu estus dan?era por homa sano. Sed ne malofte mi pasigis semajnojn kun PM2.5-indico super 300. Servocentro en Daxing-distrikto de Pekino, konstruita en loko anta?e uzita kiel karbostokejo Kaj PM2.5 estis temo de ?iutagaj babiladoj en laborejo, parkoj kaj renkonti?oj kun amikoj. Samtempe, mi sentis min mal?oja pro la granda nombro de brazilanoj defendantaj senarbarigon kaj mildigon de mediprotektaj reguloj kiel maniero allogi investojn kaj akceli ekonomian kreskon. Tiuj homoj neniam spertis ekstreman poluon, pro tio ili ne kapablas aprezi la puran aeron, kiun ili havas. Ili anka? ne scias pri la grandegaj monsumoj kiujn ?inio bezonis elspezi dum la lastaj jardekoj por rebonigi la medion, preventi kaj kuraci malsanojn ka?zitajn de aerpoluo kaj ?an?i siajn energifontojn el karbo al aliaj malpli poluaj. En tiu sama epoko, Pekino estis elektita por gastigi la Vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn 2022 kaj promesis puran aeron kaj bluan ?ielon dum la ludoj. En 2016 estis aprobita la 13-a Kvinjara Plano de la ?ina registaro, kiu havis ambiciajn mediprotektajn celojn, emfazante la aerkvaliton. Sed solvi la problemon de aerpoluado en Pekino, la? mi, postulus almena? du jardekojn, e? kun alpreno de drastaj rimedoj. Mia malpravo estis rapide pruvita: jam en 2017 mi rimarkis sufi?e grandan plibonigon de la aerkvalito en Pekino. Tiujare mi vizitis en la pekina distrikto Daxing kulturdomon sur la loko de malnova karbbruligejo konstruita por hejtado dum la vintro. Superbazaro anstata?as karbostokejon. La sekvan jaron, mi unuafoje uzis la metrolinion S1 -- tiam ?us ina?gurita, estante la unua de Pekino kiu uzas maglevojn anstata? ordinarajn trajnojn -- kaj mi vidis tra la fenestro la konstrulaboron de la parko Shougang, konstruita sur la loko de malnova ?talejo. Tie trovi?as la stadiono pri skisaltado Big Air Shougang, unu el la alloga?oj de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022. Samtempe karbocentraloj estis fermitaj a? konvertitaj al gascentraloj, dum en pluraj lokoj de la provinco Hebei kaj la Interna Mongolio estis ina?guritaj sun- kaj ventocentraloj -- mi vizitis kelkajn el ili kaj malkovris, ke ili estas konstruitaj ne nur por kontentigi la nacian postulon pri verda energio, sed anka? kiel parto de pli ampleksa projekto por krei laborpostenojn kaj enspezojn por la lo?antoj de la kamparo, kontribuante por la malaperigo de malri?eco. La lasta karbominejo en Pekino estis fermita en 2019. Alia grava rimedo alprenita estis la translokigo de industrioj al aliaj partoj de ?inio, iniciato ligita ne nur al la mediprotektaj bezonoj, sed anka? al disvolvi?o de malpli disvolvi?intaj regionoj de la lando kaj limigo de urbokresko per transdono de ekonomiaj aktiva?oj neesencaj por la ?efurbo al aliaj urboj, por tiel plibonigi la uzon de urba areo kaj la vivokvaliton de la lo?antaro. De karbostokejo al servocentro: pli pura energifonto oportunas la lokan komunumon. Lastatempe mi konis la ekologiiston Zou Yi, kiu ekde 2013 ?iutage fotas la ?ielon de la ?efurbo de ?inio. Liaj fotoj, samkiel la historia serio de datumoj pri aerkvalito en Pekino, pruvas, ke estis reduktita je 66% la avera?a denseco de PM2.5 dum ?i tiuj dek jaroj. Zou komencis ?i tiun laboron kun la celo dokumenti la evoluon de aerkvalito tra la jaroj, kaj nun li fieras vidi la progreson atingitan dum jardeko. Ni kune iris al la distrikto Daxing por viziti unu el la multaj centraloj, kiuj vintre provizas la hejtad-sistemon de la urbo. La vaporkaldrono, anta?e hejtita per bruligo de karbo, nun funkcias per tergaso. Kiel rezulto, 70% de la areo de la centralo, anta?e bezonata por karbostokado por tuta vintro, estis disponigita por alispecaj uzoj kaj transformita en servocentron por la loka komunumo, kun restoracio, butikoj, superbazaro, kulturdomo kaj sportejo, alportante pliajn avanta?ojn al la lo?antoj de tiu areo. Pekino plenumis sian promeson kaj okazigis la Vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn sub blua ?ielo. La ludoj fini?is, sed la blua ?ielo da?ras. Verkis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa ?inio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat |