"Verda rakonto" de Hanfeng-lago en Chongqing |
2022-11-25 |
Kaizhou-distrikto de Chongqing, urbego en sudokcidenta ?inio, estas la administra unuo kun plej vasta ?erivera areo de la Tri Gor?oj. La mempuriga kaj dilua kapablo de la akvareo en tiu ?i loko ne estas bona. Sen prizorgo, la loko fari?us mar?o plena de moskitoj kaj ruba?oj. Pro tio, la kaizhou-a registaro konstruis akvonivel-reguligan bara?on, kiu ekfunkciis en 2012. Tial, malgra? la alti?o kaj malalti?o de akvonivelo ekster la digo, en la distrikto ?i restas stabila, kaj tiel formi?is lago kun la areo de ?irka? 15 kvadrataj kilometroj -- Hanfeng-lago. Danke al la apero de Hanfeng-lago, la ?erivera areo malvasti?is. Tamen, plejofte la akvokorpo restas senflueca, la koncentrita elfluo de urbaj malpuriga?oj alportis grandajn defiojn al la medio de Hanfeng-lago. Por eviti, ke la lago fari?u malbonodora akvujo, la distrikto efektivigis ekomedian programon pri bird?irmiga arbaro, malsekejo, vado kaj similaj, la programo anka? ampleksas la funkciojn de akvopurigado, pejza?beligo, konservado de akvo kaj grundo kaj plibonigo de biodiverseco. Danke al la programo, miloj da migrantaj birdoj ekhavis ?irmejon por ripozi kaj man?i. Nun, pli ol 20 specioj de anseroj kaj anasoj estis trovitaj en la malsekejo, kaj dum la pintsezono ilia populacio superas 10 000. Hanfeng-lago plibonigis la vivmedion kaj la kvaliton de la urbo kaj prosperigis la ekonomion. Pro tiaj avanta?oj, Hanfeng-lago sukcese establis turisman feriejon kaj estigis pli ol 10 kulturajn kaj turismajn projektojn, kiel la laga akvoluda klubo. La? statistiko, en 2021 la turismejo de la lago ricevis 12.42 milionojn da vizitoj kaj akiris turisman enspezon je 7.77 miliardoj da juanoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa ?inio Twitter: El Popola Chinio |