Okazis la aktivado "tutmonda legado" de ILEI por la Tago de Esperanta Libro |
2022-11-22 |
Por celebri la Zamenhofan Feston, kiu estas anka? tradicie la Tago de la Esperanta Libro, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponas simbolan tutmondan legadon, donante la elekton inter du malsamaj, sed same gravaj kaj signifoplenaj verkoj.
La unua estas la sprita klasika poemaro La Stranga Butiko, verkita origine en Esperanto de Raymond Schwartz kaj eldonita en Parizo "dum decembro de l' krizjaro 1931". ?i certe amuze ridetigos nin dum tiu ?i malfacila tempo kaj esperigos nin pri pli bela estonto.
La dua estas la novelo Antimilitisto (1934), verkita origine en la ?ina de Lusin (Lu Xun), unu el la majstroj de moderna ?ina literaturo kaj fervora esperantisto. Li interalie tradukis en la ?inan la verkojn de la blinda poeto Vasilj' Ero?enko. Tiu ?i novelo, inspirita de la homama kaj pacema penso de la ?ina filozofo Mozio, certe multe pensigos nin.
La verkojn kaj ties enkondukojn (el vikipedio por Schwartz kaj el ?ina samideano por Lusin) oni povos libere el?uti el la retejo de ILEI (www.ilei.info).
La tekstoj kaj enkondukoj estas libere el?uteblaj el tiu ?i ligilo: https://www.ilei.info/novajxoj/Tago-de-la-Esperanta-Libro.pdf
Redaktoro: Sheng Min Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa ?inio Twitter: El Popola Chinio |