La 4-a Esperanto-forumo inter Seulo kaj ?anhajo okazis hibride |
2022-11-09 |
En la 5a de novembro, la 4-a Esperanto-forumo inter Seulo kaj ?anhajo okazis hibride sub la temo "transporto kaj turismo", organizita de la seula filio de la Korea Esperanto-Asocio (KEA) kaj la ?anhaja Esperanto-Asocio (?EA). La forumo okazis kun la 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Busan, Sud-Koreio, kaj ?anhajaj esperantistoj ?eestis per Zoom a? Tencent-kunvenejo rete. Tiu forumo okazis en ?anhajo decembre 2019, kaj poste la?vice okazas inter la du urboj. En la forumo SHI Linjuan (Juana), ZHANG Xuelei, TANG Yong, ZHANG Han de ?EA kaj CHOI Sukhee (Matena), LEE Junghee (Hela) kaj BAK Giwan (Amondo) de KEA respektive faris prelegojn kun la temoj "unutaga sperto de ?anhaja transportado", "konciza historio de ?ina fervoja transportado", "transport-?an?i?oj de insulo Chongming", "kiel akiri elektron kiam oni perdas ?iujn ligilojn al elektrofonto sur vojo de turismo", "Hwaseong-fortika?o", "voja?o per diversaj veturiloj en Sud-Koreio" kaj "20 jarojn 270 000 km en ?inio". Ili prezentis kaj diskutis pri transporto kaj turismo de amba? landoj. ?irka? 160 homoj partoprenis en la forumo, inkluzive de 95 en la urbo Busan kaj 60 rete. Ili estis esperantistoj el ?inio, Sud-Koreio, Japanio, Nepalo kaj Kanado. Verkis Shen Xiaoxi Redaktoro: Zhao Wenqi Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa ?inio |