San?i?o de templo por tri famaj literaturistoj |
2022-06-16 |
La 8-an de junio, ?ina prezidanto Xi Jinping vizitis Sansuci, memoriga templo kaj iama lo?ejo de tri famaj literaturistoj, Su Xun kaj liaj du filoj -- Su Shi kaj Su Zhe -- el la dinastio Norda Song (960-1127), en Meishan-urbo de Sichuan-provinco, por informi?i pri protektado de historiaj kaj kulturaj hereda?oj. La lo?ejo estis transformita al templo en la dinastio Yuan (1206-1308). Pro daǔraj plivastigo kaj riparo, ?i okupas pli ol 666.7 kvadratajn metrojn kaj estas konata templo kaj ?ardeno en meza Sichuan-provinco. Enirinte la korton, oni povas vidi du ginkojn a?ajn je pli ol 600 jaroj, banjanon miljara?an, antikvan puton, lageton por lavi ink?tonon kaj aliajn objektojn uzitajn de la familio Su. En la templo estas konservataj pli ol 10 mil antikva?oj kaj dokumentoj. Ekde 2013, Meishan donas pli da atendoj al protektado kaj heredado de la tradicia ?ina kulturo. En la 20-a de aprilo 2013 okazis tertremo, kaj la templo suferis grandan dama?on. Oni metis ?in en la unuan grupon de antikva?oj, kiuj ricevas rekonstruadon kaj riparadon. Finfine ?i konservas la originalan aspekton.
En 2014, estis finkonstruita la Dongpo-a Mar?ej-parko, kiu okupas 2 milionojn da kvadrataj metroj. Nomoj por la 13 pontoj en la parko estas laǔ la rakontoj aǔ verkoj de la tri literaturistoj. En julio 2017, kiam Sichuan lan?is programon por novigi heredadon de la kulturo de historiaj famuloj, Su Shi (Su Dongpo) estis enlistigita al la unua grupo de 10 historiaj famuloj. En januaro 2018, UNESKO donis al la templo premion pri protektado de kultura hereda?o pro ?ia kontribuo en la diskonigo de la ?ina kulturo.
Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa ?inio |