Akordiono: muzikilo tre ?atata en ?inio |
2022-06-02 |
En Brazilo kaj ?ajne plejparto de la landoj de E?ropo kaj Ameriko, homoj apena? konas la ?inan muzikon. Kiam temas pri la tradicia ?ina muziko, oni substrekas la tradiciajn ?inajn muzikilojn, kaj kiam temas pri nuntempa ?ina muziko, homoj troigas la rolon de c-pop. Sed jam dum miaj unuaj semajnoj en Pekino mi rimarkis, ke multaj ?inoj ?atas iri al parkoj por muziki kiel hobio, kaj inter la muzikiloj ludataj de ili mi ofte vidas gitaron, akordionon, tirharmonikon kaj saksofonon. Aparte agrablan rememoron mi havas de mia unua vizito al la ?iela Altaro, kune kun Rikardo, amiko el Kolombio, kiu tiam estis en Pekino por speciali?i pri la tradicia ?ina medicino. Vesperi?e ni alproksimi?is al kelkaj muzikistoj ludantaj sub ?instila pavilono, unu el ili havis akordionon, la aliaj havis tradiciajn ?inajn instrumentojn, kaj ilia sono estis tre agrabla. Subite kelkaj homoj ali?is kaj kantis kun ili. Ili komencis ludi faman italan kanton, kaj en tiu momento iu preterpasanto venis al nia grupo por kanti kun la aliaj, kaj lia vo?o impresis ?iujn! Tempo pasis kaj mi da?re vidas homojn ludantajn akordionon en pekinaj parkoj. ?i estas tre populara en ?inio. Tiom populara, ke estas e? muzeoj dedi?itaj al tiu ?i instrumento, kaj anta? unu jaro mi vizitis du el ili, en la urboj Tacheng kaj Ili de la Xinjiang-a Ujgura A?tonoma Regiono. La populareco de akordiono en Xinjiang aparte surprizis min, ?ar dum mia unua voja?o al la regiono mi restis nur en la sudo, ?e la dezertoj Gobio kaj Taklimakan, kaj tie dutar -- ujgura kordinstrumento -- estas multe pli populara ol ajna alia muzikilo. Sed en norda Xinjiang estas alia situacio, tie trovi?as multe pli bunta etna diverseco kaj akordiono fari?is kerna elemento de tiu kultura ri?eco. Komence mi supozis, ke la muzikilo populari?is en norda ?inio ?efe pro influo de rusoj kaj tataroj, kiuj de pluraj generacioj vivas tie, sed fakte akordiono havas pli profundajn radikojn en la lando: la tradicia ?ina muzikilo sheng-o estas konsiderata praversio de la moderna akordiono, kiu jam en antikveco kreis la bazon por la populari?o de akordiono en la lando. ?e la pordo de Tacheng-a Akordiona Muzeo estas eksponata sheng-o. Tio montras, ke akordiono ne estas fremda en la ?ina muziko. Krom kolekta?oj el la tuta mondo, la muzeo anka? havas kelkajn specialajn ekspona?ojn, kiel la plej granda akordiono en la mondo, certigita de Guinness, kaj akordionoj uzitaj de famaj muzikistoj. Akordionisto ludas en la hejmo de tatara familio en Tacheng. Tiu muzeo estis fondita en 2015, havas la areon de 500 kvadrataj metroj kaj pli ol 900 akordionojn. La eksponataj akordionoj venis el pluraj landoj, inter ili estas ?inio, Italio, Germanio, Rusio kaj Ukrainio. Tiu muzeo havas du fortajn punktojn. Unu estas la ekspona?oj, aran?itaj por rakonti la historion de la muzikilo kaj ?ia diverseco: tie estas argentina bandonio, rusa tirharmoniko, koncertino kaj raraj muzikiloj el malsamaj markoj kaj epokoj, inkluzive de belaj rusaj, belorusaj kaj ukrainaj tirharmonikoj manfaritaj de metiistoj kaj bele ornamitaj. La alia estas tio, ke muzikistoj vestitaj en la tradiciaj etnaj vesta?oj tie ludas malsamspecajn akordionojn por ke la publiko komprenu la diferencojn inter iliaj sonoj, kaj anka? iom koncertas akompanataj de kantistoj, kiuj kantas en malsamaj lingvoj. La muzeo en Ili havas historion e? pli interesan, ?ar ?ia bazo estas la persona kolekto de Aksander Zazurin, loka rus-etna ?ino. Naski?inta en 1958 en la familio de muzik-amantoj, li ekde infaneco amas muzikon kaj frue lernis ludi plurajn muzikilojn, kaj akordiono fari?is lia plej ?atata. Kiam li estis 10-jara, li kutimis ludi akordionon kune kun sia patro, kaj 15-jara li eklernis akordion-riparadon. Poste, kiam li estis 40-jara, li ekstudis muzik-verkadon kaj verkis plurajn ruslingvajn kantojn, inter ili estas "Ili-rivero" kaj "Mi amas mian patrujon". Aleksander Zazurin Heredanto de la tekniko pri ludado de rusa tirharmoniko, agnoskata kiel heredanto de nemateria kulturo de Xinjiang, Alexander en 2002 ludis kune kun la fama ?ina akordion-majstro Zhang Zhiqiang. Post la koncerto, Zhang deklaris: "S-ro Alexander neniam studis akordionon en konservatorio, sed li ludas ?in pli bone ol ajna specialisto." Alexander anka? estas fama akordion-riparisto kaj pro tio li ricevas vizitojn de akordionistoj kaj akordion-?atantoj el ?inio kaj aliaj landoj, kiuj petas lin ripari akordionojn. Li samtempe fari?is kolektanto de akordionoj kaj akiris multajn el la tuta mondo. Subtenata de la loka registaro, li fondis la muzeon, kiu allogas multajn vizitantojn. Lo?anta en pluretna urbo, Alexander scipovas la lingvojn rusa, ?ina, ujgura, kaza?a kaj ?ibea. Kun aliaj 12 akordionistoj, ?iu el aparta loka etno, li fondis akordionistaron, kiu fojfoje kunludas en la muzeo. ?losilingo en formo de akordiono atestas la popularecon de tiu muzikilo en ?inio. Pasintjare, post publikigi artikolojn pri miaj vizitoj al tiuj muzeoj, mi ricevis reagojn de legantoj el pluraj landoj, kiuj faris interesajn komentojn pri siaj personaj rilatoj kun tiu muzikilo, kaj ?ia graveco por la muziko kaj anka? la ekonomio de siaj landoj. Mi aparte memoras, ke italino demandis, ?u mi vidis akordionon de la marko Savona, produktita en ?ia hejmurbo, kaj jes, en amba? muzeoj trovi?as akordionoj de tiu marko. Alia interesa komento venis de leganto el Rusio, kiu klarigis la diferencojn inter rusa tirharmoniko kaj moderna akordiono. Tiel mi rimarkis, kiom populara estas akordiono en tiom da landoj tra la mondo. Akordiono alproksimigas la popolojn. Verkis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa ?inio |