Vigla preparado por ?ina Flora Ekspozicio en ?anhajo |
2021-03-12 |
?ina Flora Ekspozicio 2021, la 10-a tia evento, okazos de la 21-a de majo ?is la 2-a de julio en la distrikto Chongming de ?anhajo. Preparado por la ekspozicio alproksimi?as al la fino. ?ina Flora Ekspozicio estas unu el la plej gravaj eventoj pri floroj en la mondo kaj okazas ?iun kvaran jaron. ?anhajo varbos 3 000 universitatajn studentojn kiel volontulojn por la ekspozicio, deklaris lokaj a?toritatoj. Varbado komenci?is en 19 universitatoj de ?anhajo. La volontuloj prizorgos servojn dum la ekspozicio, ekzemple, gvidi vizitantojn ?irka? la loko kaj doni informojn pri prevento kaj kontrolo de KOVIM-19. La organizantoj de la ekspozicio diris, ke la sistemo pri volontula servo sekvas la internacian normon kaj celas preparadon de mirinda evento por ?iuj vizitantoj. Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Global Times Fotoj: Xinhua Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa ?inio |