<form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                    <form id="rl5hx"></form>
                    ?efpa?o | E-nova?oj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Voja?o tra ?inio
                    Nekutima Printempa Festo en Pekino - Unua parto
                    2021-02-19

                    Senhoma Urbo. Tio estis mia impreso pri Pekino dum mia unua Printempa Festo en la urbo. Eksterlandanoj kutime imagas la Printempan Feston kiel bruema parado surstrate, prezentadoj de dancoj, artfajra?oj ktp, ?ar tiaj scenoj kutime estas la celebrado de la Printempa Festo ekster ?inio: multego da turistoj iras al ?ina kvartalo por vidi homojn en ?inaj tradiciaj kostumoj dancantajn leondancon sur placo. Sekve oni pensas: "Imagu kiom grandioza devas esti tiu festo en ?inio!"


                    DSC_0258.jpg

                    Enirejo de la parko Badachu en la unua tago de la ?ina Novjaro


                    La vero estas, ke la Printempa Festo por ?inoj estas momento de la familia rekuni?o, kaj pro tio en la epoko de la festo okazas la plej granda amasmigrado de homoj en la mondo. ?i-jare, tamen, pro la pandemio, homoj estis instigitaj resti en siaj lo?urboj dum la ferioj. Multaj ?inoj unuafoje pasigis la Printempan Feston kun amikoj, kaj anstata? resti hejme a? viziti familianojn ili preferis amuzi?i. Tio donis malsaman respondon al la kutima demando: "Kie estas la homoj?"


                    Dum mia unua Printempa Festo en Pekino mi ne sukcesis malkovri kien homoj iris: mi biciklis tra la urbo kaj a?dis nur silenton, stratoj kaj avenuoj estis preska? dezertaj, lokoj e? turismejoj estis malplenaj de homoj, estis malfacile trovi superbazaron a? restoracion malfermitan. Vespere mi iris al Shichahai, kie kutime estas multaj homoj surstrate a?etantaj man?etojn, kaj la loko estis preska? dezerta, nur tri vendejoj estis malfermitaj, kaj ne estis vico por a?eti man?etojn.


                    DSC_0279.jpg

                    En Badachu mi unuafoje vidis tiun riton: homoj metas monon en ujo kaj lavas manojn por allogi bon?ancon.


                    En mia dua Printempa Festo en Pekino mi finfine malkovris kien homoj iris: alproksimi?inte al la templo Yonghegong en la tago de la ?ina Novjaro, mi surprizi?is pro la granda homamaso. La polico blokis la lar?ajn avenuojn ?irka? la templo, kaj anstata? a?toj estis giganta vico por eniri la templon. Norde de ?i, Ditan-parko a? la Tera Altaro estis anka? homplena: tie okazas unu el la multaj Templaj Foiroj, tradiciaj ?instilaj kermesoj de Pekino dum la Printempa Festo. Ene de la parko estis podioj kun prezentoj de muziko kaj dancoj, kaj multego da man?et-vendejoj. ?ajnis al mi, ke la tuta lo?antaro de Pekino estis en tiu loko.


                    ?i-jare mi por la tria fojo pasigis la Printempan Feston en Pekino, kaj la situacio estis tute alia: homoj elektis promeni en la urbo, kaj oni kompensis la mankon de Templaj Foiroj irante al lokoj famaj pro vendado de man?etoj.


                    Sciante pri la kutimo de multaj ?inoj iri al templo en la unua tago de la jaro por pre?i kaj bruligi incenson, mi kontrolis la trafikon per apo kaj malkovris, ke stratoj estis blokitaj ?irka? Yonghegong kaj trafiko estis tre malbona proksime al la parko Badachu, kie trovi?as ok sanktaj lokoj por budhanoj. Mi malkovris, ke dum la festo Badachu estas senpage vizitebla, sed pro la pandemio oni limigas la nombron de vizitantoj kaj necesas anta?mendi bileton. Mi surprize sukcesis mendi la mian kaj posttagmeze iris al Badachu por kontroli kio estis okazanta tie.


                    DSC_0273.jpg

                    Homoj lasas multegon da incenso tra enirejoj de temploj


                    La trafiko estis ja terura proksime al la parko, kaj mi eli?is el la buso tri haltejoj pli frue por iri piede. Multaj aliaj homoj faris la samon. La eniro estis rapida kaj facila, per skanado de dudimensia kodo sur mia po?telefono. Kompreneble mi anka? bezonis montri mian sankodon (atestilo kreita de apo, kiu atestas, ke mi plejver?ajne ne estis eksponata al la nova koronviruso dum la lastaj du semajnoj).


                    Ene de la parko, mi rimarkis multegon da homoj, inter ili estis familioj kun infanoj, amikoj kaj paroj ?uantaj la tagon, kaj kompreneble anka? budhanoj kiuj tien iris por pre?i. En la ?irka?a?oj de la parko estis pluraj incensovendistoj surstrate, kaj mi estis scivolema kiel oni aran?is por ke tiom da homoj povu pre?i kaj bruligi incenson tie. La respondon mi tuj trovis: la homfluo estis direktita al vojo al la montopinto (kien turistoj kutime iras por amuzi?i), kaj la vojo al la temploj kaj bonzejoj estis fermita, sed mi rimarkis, ke estis vizitantoj en tiu areo.


                    DSC_0293.jpg

                    Fine de la tago oni aran?is transporton por la incenso.


                    Post iom da tempo la vojo al la temploj malfermi?is anta? mi kaj pluraj homoj iris al ?i, inter ili estis multaj homoj kun incenso. La vojo estis portempe fermita, ?ar estis multaj homoj en tiu areo, kiam tiuj homoj foriris, oni remalfermis la vojon. La ?efa templo, kie trovi?as pagodo kun grava budhisma relikvo, estis fermita por eviti amasi?on. Homoj estis pre?antaj sur la placo anta? la enirejo. En apudaj temploj estis vicoj por eniri, kun gardisto ?e la enirejo kaj alia ?e la elirejo, kaj post foriro de kelkaj vizitantoj, novaj estis bonvenigitaj.


                    Anta? ?iu templo estis loko por lasi incenson kaj aliajn ofera?ojn, kutime fruktoj. Homoj ne povis mem bruligi la incenson.


                    Mi supreniris la monton kaj faris mian unuan vivelsendon en Facebook, por montri al homoj eksterlande iom pri la Printempa Festo en Pekino dum la pandemio. La loko elektita de mi ne estas tre ta?ga por montri la kutimojn de ?inoj dum la festo, sed mi ne volis ?eni la pre?antojn sube.


                    DSC_0305.jpg

                    Vesperi?e la incenso estis kunportita al la interna parto de la templo, por ke la bonzoj ilin bruligu.


                    Reveninte al la loko, kie trovi?as la temploj kaj bonzejoj, mi vidis neatenditan scenon: la incenso postlasita sur la enirejo de unu el la temploj estis metita en granda ujo, kaj sekve transportita al la granda templo, por ke la bonzoj bruligu ilin.


                    Mi tre ?atis tiun solvon kaj opinias, ke oni tre bone aran?is la aferon en la parko por garantii al ?iu vizitanto bonan sperton en tiu speciala tago kun tiom da homoj. La busvoja?o hejmen estis rapida kaj komforta, sed mi bezonis kuiri mian vesperman?on: plejparto de la restoracioj fermi?is en la unua tago de la ?ina Novjaro, kaj kiam mi klopodis mendi man?a?on per apo, mi malkovris, ke la funkciantaj man?ejoj havis multegon da mendoj kaj bezonus pli ol du horoj por liveri man?on al mi!


                    Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




                    Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa ?inio
                    Twitter: El Popola Chinio
                    WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat



                    (C) China Internet Information Center (?ina Interreta Informa Centro)
                    Retpo?to: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, ?inio
                    综合日本在线观看自拍,久久三级高清综合_ 在线观看精品三级综合,免费中文日本国产

                                <form id="rl5hx"><span id="rl5hx"></span></form>

                                      <form id="rl5hx"></form>